Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 octobre 2020 4 15 /10 /octobre /2020 21:26

15/10/2020

Ĉu Unesko rezignos ellistigi tiun esceptan submaran areon el la monda heredaĵo? Tiu demando estas serioza, ĉar la minaco estas reala. La Granda Koral-barilo, 2 300 kilometrojn longa nord-oriente de Aŭstralio, de antaŭ jaroj perdas senĉese sian belecon. Kaj la verdikto de la sciencistoj diskonigita pasintan merkredon 14an de oktobro 2020 estas nediskutebla : en daŭro de nur 25 jaroj, duono el la koraloj de la riĉega ekosistemo mortis.

 

 

Plivarmiĝo estigas pliblankiĝon 

Tiu malgaja konstato estas farita de aŭstraliaj esploristoj en la brita scienca revuo Proceedings of the Royal Society. Tio estas sen surprizo, ĉar la katastrofo estas regule anoncita. La sciencistoj akuzas la klimatan varmiĝon kiel ĉefan kulpinton, kiu kaŭzis ne malpli ol kvin ondojn da blankiĝoj de la koralo de la Granda Koral-barilo ; la unuaj okazis en 1988 kaj 2002, poste du aliaj sekvis en 2016 kaj 2017, kaj tio ne finiĝis, ĉar la fenomenoj rekomenciĝis ĉi-jare.         

Ĉiuj ĉi koralaj strukturoj estas atakitaj, sed la plej grandaj, disbranĉiĝintaj aŭ tabloformaj, estas la plej tuŝataj kaj malaperontaj. «80 aŭ 90 % el ili malaperis», precizigas la publikigita studaĵo.

Un el la aŭtoro, Terry P. Hughes, profesoro ĉe la Universitato James Cook – en Townsville, en la aŭstralia Ŝtato Queensland -, alarmas pri la konsekvencoj por la sub-maraj faŭno kaj flaŭro :

«Koralo ofertas sennombreblajn lokojn, en kiuj multaj fiŝoj kaj aliaj estaĵoj rifuĝas. Perdi tiujn grandegajn koralojn tri-dimensiajn modifos la tutan ekosistemon».

 

Ĉu neinversigebla detruado?

La blankiĝon de la rifoj kaŭzas efektive la altiĝo de la temperaturoj de la oceanoj, kiu forpelas la simbiozajn algojn nestiĝintajn en la koralo – tiuj algoj fakte kolorigas kaj nutras ĝin -, kaj finfine malfortigas la koralojn. Tiu malvirta cirklo riskas konduki al neinversigebla detruado, kiel bedaŭras Terry P. Hughes :

«La koraloj, kiuj plej rapide kreskas duon-restariĝas post jardeko (...) Ni ne opinias, ke ili restariĝos en la sama diverseco, kion ni historie konis (...) Se la temperaturo altas je tri aŭ kvar gradoj, do ni devos forgesi ilin».

La aŭstralia Granda Koral-barilo tiam perdus ĉi-okaze sian rangon en la monda heredaĵo de Unesko, akirita en 1981. Krom se la Pariza akordo de 2015 por lukti kontraŭ la klimata varmiĝo estas finfine aplikata fare de maksimumo de landoj en la tuta mondo. 

 

 

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }