Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 octobre 2020 6 17 /10 /octobre /2020 20:53
Yacine Mebarki

17/10/2020

Plia membro la alĝeria protestado «Hirako» estis kondamnita. La faktoj riproĉitaj al li estas «instigo al ateismo» kaj «ofendo al Islamo». De post la komenciĝo de la protestado en 2019, tiu kondamno estas la plej peza puno decidita kontraŭ aktivulo de la movado «Hirako».

Yacine Mebarki, konata aktivulo de la protest-movado «Hirako» en Alĝerio, estis kondamnita ĵaŭdon 8an de oktobro je dek jaroj da malliberejo por «instigo al ateismo» kaj «ofendo al Islamo» laŭ la "Alĝeria Ligo de defendo de la homaj rajtoj" (LADDH). 

 

Malliberejo kaj miliono da dinaroj da monpuno 

«Yacine Mebarki estis kondamnita je 10 jaroj de neprokrastita malliberejo kaj monpuno je miliono da dinaroj (66.000 eŭroj) fare de la tribunalo de Ĥenŝelo (orienta Alĝerio)», deklaris Saïd Salhi, kun-prezidento de la LADDH, kiu deklaris sin «ŝokita de la graveco de la verdikto».

Temas fakte de la plej peza puno decidita kontraŭ aktivulo de la «Hirako», de post la komenciĝo de la protestado en 2019.    

12/05/2020

Alĝerio: kontraŭ la represio de la movado "Hirako", manifestacio okazis en Kabilio malgraŭ la kronviruso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/algerio-kontrau-la-represio-de-la-movado-hirako-manifestacio-okazis-en-kabilio-malgrau-la-kronviruso.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }