Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 septembre 2020 4 24 /09 /septembre /2020 14:04

24/09/2020

La mortigo de nigrulina ambulancistino la 13an de marto 2020, fare de policistoj estigis tiam indignon. La agentoj, provizitaj per traseĉ-mandato, agadis kadre de erara serĉavizo koncerne suspektaton, kiu ne plu loĝis en la konstruaĵo.

La kontraŭ-rasismaj aktivuloj ne toleras, ke nur unu policisto implikita en la morton de Breonna Taylor estu persekutata. Enketo estis malfermita hieraŭ kontraŭ li pro endanĝerigo de la vivo de aliulo, ĉar liaj pafoj trapasis la apartementon de la najbaroj de la viktimo. Tamen, nenia persekuto estas efektivigita kontraŭ la pafantoj, kiuj mortigis la Afrik-usonaninon per almenaŭ 8 kugloj.   

Tiu arbitra jura decido tute ne estas akceptita. Pasintan nokton, centoj da Usonanoj surstratiĝis en la urbo Louisville, Kentukio, petante justicon por Brionna Taylor.

Dum tiuj manifestacioj, du policistoj estis vunditaj per kuglo. Unu el ili suferis kirurgian operacion, sed apriore, iliaj vivoj ne estas en danĝero.

La municipo dekretis urĝan staton en Louisville. La kazo de Brionna Taylor estas la lasta evento, kiu nutradas la koleron kontraŭ rasismo kaj policaj perfortoj. La ĝenerala prokuroro de Kentukio provis kvietigi la aferon. «Ĉiutage, la oficiroj de tiu buroo pensas pri tiu afero», deklaris Daniel Cameron.

La decido de la granda ĵurio provokis manifestaciojn en pluraj grandaj urboj de la lando kiel Bostono, Vaŝingtono, Filadelfio aŭ Novjorko.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }