Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 septembre 2020 6 26 /09 /septembre /2020 14:08

26/09/2020

Vendredo 25a de septembro markis rekomenciĝon de la strikoj por la klimato.

"Fridays For Future" anoncis pli ol 3 000 eventojn en la tuta mondo. La lasta striko por la klimato, en septembro 2019, kolektis 7 milionojn da personoj en la tuta mondo – ĝi estis la plej impona mobilizado iam organizita por la klimato.

«La ekstremaj fenomenoj akceliĝas en la tuta mondo, kaj tamen ni ne ankoraŭ traktas la klimatan ŝanĝiĝon kiel krizon», bedaŭris Greta Thunberg dum gazetkunveno vendredon la 18an de septembro.

Dum tiu konferenco, junaj aktivuloj de la landoj PTPZ (Plej Tuŝataj Popoloj kaj Zonoj) - MAPA en la angla (Most affected people and areas) - parolis pri akcelado de la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo, devigante de ili, relanĉi la movadon por postuli de la poluantoj, ke ili tuj agadu. Disha Ravi, aktivulino ĉe "Fridays For Future India" eksplikis interalie, ke «la fortaj pluvoj kaj la malrigoreco de la registaroj kaŭzis delokon de milionoj da personoj, en Barato interalie. Mia domo estis inundita pasintsemajne. La efikoj estas multnombraj kaj malsamaj – en mia urbo subtera akvo mankos antaŭ la jarfino. La klimata krizo estas realo, ni strikas por nia postvivado».         

09/01/2020

En 2019, la klimata ŝanĝiĝo kaŭzis 15 katastrofojn en la mondo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/en-2019-la-klimata-sangigo-kauzis-15-katastrofojn-en-la-mondo.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }