/image%2F0553642%2F20200927%2Fob_b245c3_538307image1.jpg)
27/09/2020
La prokuroraro de Ankaro elsendis ĉi-vendredon matene 25an de septembro arestmandatojn kontraŭ 82 personoj, inter kiuj multaj membroj de la ĉefa por-kurda partio, la HDP, dua opozicia partio por-kurdo en la Parlamento. La riproĉitaj faktoj datiĝas de aŭtuno 2014, kiam manifestacioj subtene al la Siria urbo Kobanî okazis en Turkio. La HDP denuncas arestojn politikajn.
Ekde la unuaj horoj de la tago, policistoj frapis ĉe la pordoj de 82 personoj en sep provincoj de Turkio. La razio celas ĉefe membrojn de la Popola Demokratia Partio (HDP), inter kiuj la urbestro de la urbo Kars, kaj eks-deputitoj aŭ gvidantoj de la ĉefa partio por-kurda. Ilia komuna trajto estas, ke ili ĉiuj ĉeestis komence de oktobro 2014, kiam manifestacioj eksplodis subtene al la kurda urbo Kobanî, tiam sieĝita de la grupo Islama ŝtato.
La protestadoj degeneris al perfortaj alfrontiĝoj kun la policistoj, kaj ankaŭ inter rivalaj politikaj partioj. Laŭ la oficiala bilanco, 37 personoj estis mortigitaj. La prokuroraro de Ankaro, kiu kunordigas la enketon, akuzas la suspektojn, ke ili «multfoje alvokis la popolon surstratiĝi cele al plenumado de terorismaj agoj».
Gvidantoj de la HDP denuncas tiun razion, kiu okazas ses jarojn post la faktoj, kaj akuzas operacon «politikan», celantan laŭ ili malfortigi ilian partion, kies miloj da membroj jam estis arestitaj tiujn lastajn jarojn. Inter ili, la eks-gvidanto de la HDP, Selahattin Demirtas, estas enkarcerigita de kvar jaroj.