Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 septembre 2020 2 01 /09 /septembre /2020 20:00
© keystone-sda.ch

01/09/2020

Bildo: en Germanio, la radikaligo de la movado «kontraŭ la surhavo de maskoj» estigas stuporon.   

Kolektiĝoj kontraŭ la devigataj aranĝoj fare de la registaroj por lukti kontraŭ la pandemio de Covid-19-malsano estis organizitaj sabaton en pluraj grandaj urboj de Eŭropo, interalie en Berlino, Londono kaj Parizo.  

Berlino, Londono aŭ Vieno kaj Zuriko: manifestacioj kontraŭ la surhavo de maskoj estis organizitaj sabaton 29an de aŭgusto en pluraj grandaj urboj de Eŭropo, raportas la BBC.

La plej ampleksa kolektiĝo okazis fine de posttagmezo en Berlino, malantaŭ la Brandenburga pordego. Ĉirkaŭ 38 000 personoj – laŭ la aŭtoritatoj – el kiuj kelkaj «venis de malproksime», retroviĝis sur fono de «neidentigita germana popmuziko» skribas Deutsche Welle. En la homamaso, estis videblaj t-cemizoj baritaj per la vorto «Querdenken» - la memproklamitaj «lateraj pensuloj», precizigas la artikolo. Tiu grupo, bazita en Stutgarto, petis haltigon de la devigataj restriktoj, kiuj celas lukton kontraŭ la kronviruso. Tiu grupo akuzas ilin pri malobservado de kvindeko da artikoloj de la germana konstitucio.    

Apud la «skeptikuloj de la Covid-19» troviĝis «miksaĵo de skeptikuloj pri kronviruso, komplotismaj teoriuloj kaj kontraŭ-vakcinaj aktivuloj» - ankaŭ ĉeestis, «same kiel dum la antaŭaj manifestacioj pri la kontraŭ-kronvirusaj aranĝoj», «membroj de la germana ekstemdekstra medio», raportas la radio-televido, asertante, ke ĝi estis plurfoje akuzita per krioj de «Lügenpresse!» (mensoga informilaro).              

La manifestacio estis finfine disigita de la polico post «du horoj» pro senrespekto de la sanitaraj aranĝoj, eĉ antaŭ sia komenciĝo. Iom post la 19-a horo, «centoj da personoj, inter kiuj multaj portis la kolorojn kaj la flagojn rilatantajn al la "Reichsbürger" («civitanoj de la imperio») de ekstremdekstro, provis sturmi la Reichstag», aldonas Deutsche Welle, sed la situacio estis rapide regita, laŭ la polico.

      

«Fablo» 

En Londono, mil manifestaciantoj «kontraŭ la trudizoliĝo, kontraŭ la vakcinoj kaj kontraŭ la maskoj», invadis Trafalgar Square, postulante «finon de la sanitaraj aranĝoj de la registaro, kaj la rajton esti trafita de la Covid-19 – se ĝi ekzistas – sen interveno de la Ŝtato», mencias The Independent.

Inter la parolantoj, figuris David Icke, fama konspirteoriulo. Sur afiŝtabuloj estis skribite sloganoj kiel «World Hoax Organisation» (« monda organizado de la fablo ») aŭ «Masks are muzzles» («la maskoj estas buŝumoj»). Ankaŭ ĉi tie, la polico «postulis de la manifestaciantoj, ke ili disiĝu pro malobservado de la reguloj koncerne interpersonan distancigon».

En Parizo, 200 ĝis 300 personoj protestis kontraŭ la devigata surhavo de masko. «La manifestaciantoj» rakontas la irlanda televidkanalo RTÉ, «inter kiuj kelkaj svingis afiŝtabulojn, sur kiuj estis skribite "Haltigu la mensogojn" estis rapide ĉirkaŭitaj de la polico, kiu monpunis ĝis 135 eŭroj tiujn, kiujn ne surhavis maskon».      

https://www.courrierinternational.com/article/coronavirus-des-milliers-de-manifestants-antimasque-travers-leurope

https://www.youtube.com/watch?v=S7zK8BuKSp4

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }