Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 septembre 2020 6 19 /09 /septembre /2020 21:07
REUTERS/Jorge Silva

19/09/2020

Ĉi-sabaton en Tajlando, dekoj da miloj da manifestaciantoj surstratiĝis alvoke de studentoj. Ili postulas foriron de la registaro kaj gravajn sociajn ŝanĝojn. Sed dum la movado kreskas, oni timas ondon da perforto.

Dum posttagmezo, la studentoj sukcesis eniri en la kampuson de la universitato de Thammasat, tamen fermata. Ili nun okupas ĝin kaj pretas tranokti tie.

Sur la podio, kantistoj kaj parolantoj sin sekvas. La postuloj ne ŝanĝiĝis: foriro de la registaro, novaj balotoj, nova konstitucio, reformo de la Edukado kaj de la monarkio.

Tiu movado, kiu daŭras de monatoj, turnas al vigla alfrontiĝo inter la studentoj kaj la registaro, kaj kelkaj timas kreskadon de policaj perfortoj. Tion opinias Anghana Neelapaijit, fama advokatino pri Homaj rajtoj en Tajlando: «La polico, kaj ĉefe la oficiroj civilvestitaj, devus priatenti la uzadon de perforto. Ni scias, ke pli ol 8 000 policistoj uniformvestitaj estas mobilizataj sed ni ne scias, kiom da ili enkaŝiĝas en la manifestaciojn civilvestite».    

Ĝis nun, la registaro priatentis limigi la uzadon de perforto, kvankam pluraj gvidantoj estis arestitaj kaj poste liberigitaj. Sed la okazintaĵoj povus ŝanĝi, se la studentoj alianciĝas kun aliaj fortoj en la tajlanda socio, interalie la Ruĝaj Ĉemizoj, kamparanoj de la nord-oriento, malamikaj al la registaro, aŭ se ili celas simbolojn de la monarkio.

18/08/2020

Tajlando: miloj da personoj manifestaciis en Bankoko kontraŭ la registaro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/tajlando-miloj-da-personoj-manifestaciis-en-bankoko-kontrau-la-registaro.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }