Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 septembre 2020 6 05 /09 /septembre /2020 07:24

03/09/2020

Akuzitaj propagi la Covid-19, centoj da sub-saharaj migrantoj estis deportitaj al la sudo de Sauda Arabio, kie ili vivtenas sin en nehumanaj kondiĉoj, malkaŝis enketo de la brita ĵurnalo Sunday Telegraph.

«Ĉi tie estas infero. Ni estas traktitaj kiel brutaro kaj batataj ĉiutage», konfidis al la Sunday Telegraph Abebe, Etiopiano, kiu estis enfermita en detencentro «dum pli ol kvar monatoj».

Fine de ekskluziva enketo, bazita sur fotoj kaj videoj, la brita semajna ĵurnalo eniris en la detencentrojn de la sub-saharaj migrantoj en Sauda Arabio. Devenintaj de la Afrika Korno, ili estas akuzitaj propagi la Covid-19 en la Reĝlandon.

Kiom ili estas tiel mistraktitaj? Almenaŭ centoj, eble miloj amasigitaj en hangaroj sude de la lando. «Ni manĝas panpecon ĉiutage, kaj rizo ĉiuvespere. Ni preskaŭ ne havas akvon, kaj la necesejoj plenplenas, la ĉi tiea varmo mortigos nin», atestas Etiopianoj. La personoj, kun kiuj la brita ĵurnalo havis kontakton asertas, ke ili estas mistraktataj, ke ili ricevas skurĝbatojn kaj elektrajn malŝargojn. Sur la fotoj, kiujn ili sendis, cikatroj estas videblaj sur iliaj korpoj.                

 

Akuzataj esti vektoroj de la Covid-19

«Bildoj senditaj al la ĵurnalo montras dekojn da maldikaj viroj, ege suferantaj pri varmo, ili estas nudtorse, amasigitaj en stretaj rangoj en ĉambretoj kun kraditaj fenestroj» skribas la Sunday Telegraph.

Tiuj migrantoj eksplikas, ke ili estas akuzitaj de Sauda Arabio propagi la Covid-19. «Kiam la pandemio propagiĝis en marto, la sauda registaro akuzis la migrantojn, kiuj vivis en la ĉefurbo Riado, ke ili estas vektoroj de la viruso», aldonas la ĵurnalo. Preskaŭ 3 000 Etiopianoj estis rekondukitaj fare de la sekurecaj servoj al Etiopio komence de aprilo. Aliaj asertas, ke ili estis deportitaj en tiujn centrojn sude de la lando.

«Ni estis senditaj ĉi tien por morti», atestas unu el ili. Ĉirkaŭ 6,6 milionoj da fremduloj, t.e 20% el la loĝantaro de la lando, estas utiligitaj kiel malkosta laboristaro en Sauda Arabio. La sauda ambasadejo en Unuiĝinta Reĝlando, kontaktita de la Sunday Telegraph, ne deziris reagi al la enketo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }