Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 septembre 2020 5 11 /09 /septembre /2020 20:20

11/09/2020

Same kiel tiu pramŝipo disponigita de Grekio en la haveno Sigri de hieraŭ sur la insulo Lesbo, ŝipoj financitaj de Eŭropa Unio alvenos por gastigi la vundeblajn azilpetantojn de la kampadejo Moria.

Tri tagojn post la detruaj incendioj en la akceptejo kaj registrejo de la rifuĝintoj, la vic-prezidento de la Eŭropa komisiono Margaritis Schinas vizitis la insulon por bilanci pri la situacio kun NROj kaj la grekaj aŭtoritatoj : «Nia unua prioritato estu tuja kaj kolektiva. Unue, provizi rifuĝejon al tiuj, kiuj bezonas ĝin, poste restarigi kiel eble plej rapide la ordon sur la insulo»        

Kune kun la franca prezidento, la germana kancelierino Angela Merkel anoncis akceptan planon por la neakompanataj neplenaĝuloj. Inter la 12 700 rifuĝintoj de la kampadejo Moria, 4 000 estas infanoj:

«Mi demandis la grekan Ĉefministron, kiel ni povas helpi. Lia peto estis, ke ni aparte akceptu la neplenaĝulojn, kiuj estis kondukitaj al la kontinenta Grekio (406). Ni kontaktis Francion. Francio kaj Germanio partoprenos la planon. Mi esperas, ke ankaŭ aliaj Membro-ŝtatoj de EU faros la samon».

Miloj da azilpetantoj sur la greka insulo Lesbo tranoktis por la tria fojo, rande de vojoj, en la parkumejoj. Distribuoj de nutraĵoj iom kvietigis la situacion.

Sed kio okazos al ili ? La surlokaj aŭtoritatoj kontraŭas la registaron por eviti rekonstruadon de la kampadejo Moria. Urĝa stato estis decidita dum 4 monatoj en Moria. 

08/02/2020

Lesbo: Stratbataloj inter migrantoj kaj loĝantoj: la migrado-krizo en la grekaj insuloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/02/lesbo-stratbataloj-inter-migrantoj-kaj-logantoj-la-migrado-krizo-en-la-grekaj-insuloj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }