Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 septembre 2020 2 15 /09 /septembre /2020 21:24
NURPHOTO VIA GETTY IMAGES

15/09/2020

Laŭ kvin NROj, privata kampo, kie virinoj en kontraŭleĝa situacio estas detenitaj je la nomo de la usona registaro, praktikas uterektomiojn sur tiuj migrantinoj.

NROj plendis ĉe la usona registaro kaj denuncis ĉi-lundon 14an de septembro altan nombron de uterektomioj praktikataj sur migrantinoj lokitaj en detencentro de Georgio, Usono.

Flegistino de la establaĵo informis la NROjn pri tiuj praktikoj, kiuj okazas en la privata detencentro de Georgio, kie kelkaj virinoj estas detenitaj je la nomo de la Servo pri migrado kaj doganoj de Usono (ICE), kritikata agentejo de la dogana polico kaj kontrolo de la landlimoj de la Departemento de la interna sekureco de Usono. 

“Eksperimenta koncentrejo”

«Kiam mi renkontis ĉiujn ĉi virinojn, kiuj suferis kirurgian operacion mi pensis, ke tio ege similas eksperimentan koncentrejon. Ŝajne, ili faras eksperimentojn sur niaj korpoj», deklaris detenita virino intervjuita de Project South, unu el la NROj, kiuj iniciatis la plendon.        

La alarmintino rakontis, ke pluraj virinoj diris, ke ili ne komprenas kial ili suferis uterektomion. «Pluraj detenitaj virinoj asertis, ke ili vizitis la kuraciston kaj suferis uterektomion sen ricevi antaŭan informon», ŝi rakontis. Laŭ la sama informfonto, aparta kuracisto «praktikis uterektomiojn sur preskaŭ ĉiuj virinoj» 

Grava kirurgia operacio

La NROj Project South, Georgia Detention Watch, Georgia Latino Alliance for Human Rights kaj South Georgia Immigrant Support Network iniciatis tiun plendon, lanĉitan je la nomo de la detenitaj migrantoj kaj de la flegistino, kiu alarmis pri la situacio.  

La uterektomio konsistas en parta aŭ tuta fortranĉo de la utero kaj kelkfoje aliaj partoj de la virina seksorgano, kiel la ovarioj.

Tio estas kirurgia operacio, kiu praviĝas okaze de detrua ginekologia kancero, de fibromo aŭ de denomiozo (malsano proksima de la endometriozo) ekzemple. Sed tiu praktiko estas riska, ĉar ĝi povas kaŭzi fruan menopaŭzon, modifi la menstruan ciklon kaj igi sterilan. Pro tio, tiu operacio neniam estas praktikata sen la klera konsento de la pacientino.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }