/image%2F0553642%2F20200928%2Fob_dd4b59_55066986-303.jpg)
28/09/2020
43 meksikaj studentoj malaperis en 2014 post ilia arestado fare de la polico, kaj neniam estis retrovitaj. La afero tiam emociegis la landon.
La meksika justico postulis la arestadon de militistoj, ĉar ĝi suspektas ilian implikon en la malapero de la 43 studentoj, kiu okazis antaŭ precize ses jaroj. Tiu afero emociegis la landon kaj kaŭzis gravan politikan krizon.
«Arestmandatoj estis elsenditaj por la arestado de militistoj. Nenia nepuniteco estos tolerata. Tiu, kies partopreno estos pruvita estos juĝata», asertis la meksika prezidento Andrés Manuel López Obrador dum la prezentado de raporto pri la antaŭeniro de la enketo, ĉeeste de la gepatroj de la malaperintoj, kiuj de jaroj akuzas la militistojn.
Dum la nokto de la 26 ĝis la 27a de septembro 2014, pluraj dekoj da studentoj de la lernejo pri formado de instruistoj de Ayotzinapa iris al la proksima urbo Iguala (Ŝtato Guerrero) por rekvizicii busojn cele al atingo de Meksikurbo, kie ili deziris partopreni manifestacion.
Nova enketo
Arestitaj de la polico, 43 junuloj poste malaperis kaj neniam estis retrovitaj. Ili estis pafmortitaj fare de armitaj homoj. Ĝis tiam, la aŭtoritatoj akuzis kartelon de narkotaĵ-ŝakristoj, kiuj rigardis ilin kiel membrojn de rivala bandaĉo.
Tiu oficiala versio, prezentita en 2015, fare de la tiama registaro de la konservativa Enrique Pena Nieto (2012-2018), estis forpuŝita de la proksimuloj de la studentoj kaj de la sendependaj spertuloj de la "Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj" (CIDH). La nuna maldekstra prezidento kreis "Komisionon pri Vero" kaj ordonis la malfermon de nova enketo, kiu «esploras denove la aferon de post la origino».
Alejandro Encinas, prezidento de tiu komisiono, eksplikis sabaton, ke la ministrejo pri Defendo liveris informojn pri la militaj batalionoj ĉeestantaj en tiu areo dum la faktoj.
/image%2F0553642%2F20200928%2Fob_6f57a9_guerreroenglish.gif)
https://www.tdg.ch/militaires-recherches-pour-la-disparition-des-43-etudiants-327990753317
https://www.youtube.com/watch?time_continue=10&v=4dECX2XMUnk&feature=emb_logo
/image%2F0553642%2F20200928%2Fob_ce454c_ob-4c13b0-meksiko.jpg)