06/09/2020
«Savu la ebenaĵon de Bisri», estas legeble sur flagrubando portata de ekologiismaj aktivuloj.
La Monda banko nuligis prunton, kiu celis financadon de la kontestata baraĵo de Bisri, en Libano, kiu riskus detruadi valon riĉan je biodiverseco, laŭ spertuloj pri medio.
La institucio menciis vendredon en komunikaĵo, ke ĝi avertis la libanan registaron pri la nuligo de sia akordo «ĉar la preparaj kondiĉoj ne estis plenumintaj por komenci la konstruadon».
La konstruado por la baraĵo de Bisri, situinta en bela valo inter Jezzine kaj la regiono Ŝuf, estis parte interrompita en junio, post kiam la Monda banko esprimis kelkajn maltrankvilaĵojn koncerne ĝian efektivigon. La gravaj konstruadoj ne vere komenciĝis, sed la sektoro estis ĉirkaŭbarita komence de 2019, kaj la unuaj arboj estis dehakitaj (...)
Situinta en valo 30 kilometrojn for de Bejruto, ĉefurbo de la lando, la baraĵo devis provizi trinkeblan akvon kaj konsistigi fonton de irigacio al 1,6 miliono da loĝantoj. Spertistoj pri medio kaj agrikulturistoj timis, ke la konstruado sur sisma faŭlto riskas pliigi la riskon de tertremo. La senprecedenca popola ribelo, kiu okazis en oktobro 2019 kontraŭ la dominanta klaso alportis novan viglecon al la mobilizado kontraŭ la baraĵo. Inter la opoziciantoj al la projekto, troviĝas multaj grupoj de la civita socio, kaj ankaŭ politikaj partioj kiel la Progresisma socialisma partio (de Walid Jumblatt) aŭ la Libanaj fortoj (de Samir Geagea).
Post la manifestacioj de oktobro kontraŭ la potenco, la protestintoj regule invadis tiujn lastajn monatojn la zonon de Bisri por tie organizi kolektiĝojn kaj sid-manifestaciojn. «Temas pri venko kontraŭ la potencaj partioj», feliĉiĝis la Nacia bloko.
Male, la projekto estis defendita de la Libera patriisma movado de Gebran Basil, la Hizbulaho, kaj la Movado pri estonteco de Saad Hariri (…)
En la sociaj retoj, pluraj aktivuloj de la civita socio, kiuj luktis kontraŭ la projekto, interalie la ekologiisto Paul Abi Rached kaj la reĝisoro Lucien Bou Rjeily, feliĉiĝis pri la decido de la Monda banko. «Pro la kreskanta kolero de la publika opinio, la projekto fariĝis ŝarĝo por la Monda banko, ĝi devis retiriĝi», ĝojigis siaflanke Roland Nassour, kunorniganto de la kampanjo por la protektado de la valo de Bisri.

27/10/2019
Libano: dek tagoj da protestado
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/libano-dek-tagoj-da-protestado.html
