Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 septembre 2020 4 10 /09 /septembre /2020 20:34

10/09/2020

En Kolombio, perfortaj popolribeloj eksplodis ci-merkredon 9an de septembro vespere en la ĉefurbo Bogoto kaj aliaj regionoj de la lando post polica eksceso. Merkredon matene, Kolombiano mortis post ricevo de ripetitaj elektraj malŝargoj fare de du policistoj, kiuj senmovigis lin surgrunde.  

La sceno, filmita de atestanto kaj elsendita en la sociaj retoj, ŝokis la kolombian publikan opinion. Videblas Javier Ordóñez, kvardekjara advokato kaj patro de du gefiloj, ventron surtere, senmovigita de du policistoj genuiĝintaj sur lia dorso, kiuj pafas almenaŭ 10 longajn malŝargojn per iliaj elektroŝokaj armiloj. Al la krioj de la viktimoj, miksiĝas tiuj de la atestantoj: ĉiuj petegas de la policistoj, ke ili ĉesigu.

Kio okazis antaŭe kaj post tiu sceno plu estas konfuza. Javier Ordóñez estis kondukita al la policejo, kejkajn horojn poste en la malsanulejo, kie la kuracistoj povis nur konstati lian morton.

La kolombia politika klaso, de la urbestro de Bogoto ĝis la prezidento Iván Duqueunuanime denuncis tiun dramon. Enketo estis malfermita pri ambaŭ policistoj.

Tamen dum vespere, miloj da Kolombianoj surstratiĝis en la tuta lando por protesti kontraŭ tiu nova kazo de polica perforto. La manifestacioj turniĝis al popolribelo. Dum tiuj alfrontiĝoj inter protestantoj kaj policistoj, kvin personoj estis mortigitaj pasintnokte kaj 80 aliaj estis vunditaj, inter kiuj 30 policistoj. Sume, 53 policejoj estis parte detruitaj.  

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }