Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 septembre 2020 3 02 /09 /septembre /2020 16:50

02/09/2020

Dum la genocido de 1975 ĝis 1979, Kang Kek Ieu, pli konata sub la pseŭdonimo «Duŝ», administris la centran malliberejon S-21, kie ĉirkaŭ 15 000 personoj estis torturitaj antaŭ ol esti ekzekutitaj. 

Post lia morto, terura paĝo de la historio de Kamboĝo turniĝas. La eks-torturisto «Duŝ», ĉefo de la malliberejo de Pnom-Peno dum la reĝimo de la Ruĝaj Kmeroj, kie ĉirkaŭ 15 000 personoj estis torturitaj antaŭ ol esti ekzekutitaj, mortis pasintan merkredon je 77-jara.

Naskiĝinta en 1942, li «mortis en malsanulejo», deklaris Neth Pheaktra, porparolanto de la kamboĝa tribunalo patronita de Unuiĝintaj Nacioj por juĝi la krimojn de la ultra-maoisma reĝimo. «Li suferis pulman malsanon de pluraj jaroj», precizigis anonima informfonto.         

 

Eks-profesoro pri matematiko 

La eks-ĉefo de Tuol Sleng aŭ S-21, la centra malliberejo de la ĉefurbo inter 1975 kaj 1979, estis la unua Ruĝa Kmero kondamnita de tribunalo pro militkrimo. En 2010, dum unua juĝo, puno de 30 jaroj da malliberejo estis decidita kontraŭ li. Du jarojn poste, dum apelacio, li estis kondamnita al porĉiama enkarcerigo.   

Li kaŝiĝis dum jaroj, kaj la eks-profesoro pri matematiko estis malkovrita en 1999 fare de irlanda fotisto, dum li laboris en kristana NeRegistara Organizaĵo. Antaŭ liaj juĝistoj, li longe eksplikis la signifon de la amasoj da dokumentoj trovitaj en la malliberejo dum la defalo de la reĝimo kaj detaligis la procezon, dum kio la torturitoj estis poste kondukitaj al ekzekutejo kelkajn kilometrojn for.

Sed la akuzito poste forlasis tiun strategion de konfesoj kaj kooperado kun la justico, li eksigis sian advokaton kaj postulis sian liberigon, kvalifante sin simpla sekretario de la reĝimo.  

16/11/2018

Kamboĝo: Por la unua fojo, du eksaj Ruĝaj kmeroj estas kondamnitaj pro «genocido»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/11/kambogo-por-la-unua-fojo-du-eksaj-rugaj-kmeroj-estas-kondamnitaj-pro-genocido.html

10/09/2015

Kamboĝo : Por la unua fojo, la genocido de la Ĉam-homoj estos esplorita dum la proceso de la ruĝaj kmeroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/09/kambogo-por-la-unua-fojo-la-genocido-de-la-cam-homoj-estos-esplorita-dum-la-proceso-de-la-rugaj-kmeroj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }