Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 septembre 2020 6 05 /09 /septembre /2020 20:51
Foto François Guillot. AFP

05/09/2020

Post kvar semajnoj da malsatstriko, la sanstato de Nasrin Sotoudeh plu malboniĝas. El la malliberejo de Evin, en Teherano, la irana advokatino provas atentigi la internacian medion pri la foresto de justico kaj la kondiĉoj de enkarcerigo en la malliberejoj de Irano.

De du jaroj Nasrin Sotoudeh estas enkarcerigita en la fama malliberejo de Evin, en Teherano, ĉefurbo de Irano. Ŝi estis kondamnita je 38 jaroj da prizono kaj 148 skurĝbatoj, ĉar ŝi defendis la virinajn rajtojn. Hodiaŭ, ŝi postulas liberigon de la politikaj malliberuloj, enkarcerigitaj sub falsaj pretekstoj.

Ŝia edzo, Nasrin Sotoudeh, 57-jara, rakontis pri la kriza situacio de miloj da malliberuloj kiel ŝi, interalie fronte al la Covid-19. De post la komenciĝo de la pandemio, dekoj da miloj da ordinaraj malliberuloj estis liberigitaj, sed la malliberuloj politikaj ne profitis tiun decidon kaj estas aparte submetitaj al la viruso.                

 

Ŝiaj proksimuloj maltrankviliĝas pro ŝia sanstato 

Lasta «espero» do: riski sian vivon, kiel eksplikas la edzo de Nasrin Sotoudeh. En daŭro de 24 tagoj da malsatstriko, si maldikiĝis je 7 kilogramoj. Ŝiaj proksimuloj asertas, ke ili ege maltrankviliĝas pro ŝia sanstato.

La advokatino jam ricevis en 2012 la premion Sakharov de la Eŭropa Parlamento. Mardon 1an de septembro, la Asocio de germanaj juĝistoj aljuĝis al ŝi sian premion por la Homaj rajtoj. Tio estis provo resonigis la voĉon de Nasrin Sotudeh en la internacian medion. 

12/03/2019

Irano: advokatino 55-jara estis kondamnita al 38 jaroj da malliberejo kaj 148 skurĝbatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/irano-advokatino-38-jara-estis-kondamnita-al-38-jaroj-da-malliberejo-kaj-148-skurgbatoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }