Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 septembre 2020 5 25 /09 /septembre /2020 13:33
Fotisto: Tyrone Siu/Reuters

25/09/2020

Ĵaŭdon, Ĵoŝua Uong (Joshua Wong), unu el la figuroj de la movado por defendo de la demokratio en Hongkongo, estis arestita de la polico de la ĉina teritorio, ĉar li partoprenis malpermesitan manifestacion en 2019, kaj malobeis la lokajn instrukciojn pri la surhavo de masko, laŭ mesaĝo publikigita sur lia tviterpaĝo.

La polico siaflanke anoncis la arestadon de du viroj 23-jara kaj 74-jara pro neleĝa kolektiĝo la 5an de oktobro 2019, ne menciante nomojn.

La arestado de Ĵoŝua Uong, junulo 23-jara, okazas ĉirkaŭ ses semajnojn post la arestado de la surloka magnato de la amaskomunikiloj Jimmy Lai, akuzata pri koluzio kun fremdaj fortoj. Jimmy Lai aĝas 71-jarojn.

Ĵoŝua Uong iris plurfoje al Vaŝingtono, kie li alvokis la Usonan Kongreson subteni la demokratian movadon en Honkongo kaj denunci plifortigon de la estriĝo de Pekino en tiu «speciala administracia regiono».

Pasintan 30an de junio, Ĉinio trudis leĝon destinitan lukti kontraŭ renversemo, terorismo, apartismo kaj koluzio kun fremdaj fortoj en Honkongo, kiu antaŭvidas ĝis porĉiama mallibereco por la malobservantoj. Ĵoŝua Uong anoncis malfondon de lia politika partio, Demosistō, kelkajn horojn antaŭ la adopto de tiu leĝo.

Agnes Chow, kiu luktas flanke de li de antaŭ jaroj, kaj du aliaj aktivuloj estis arestitaj pasintmonate pro malobservado de la nova leĝo.

Ĵoŝua Uong estis nur 17-jara, kiam li fariĝis unu el la ĉefaj figuroj de la «movado de la ombreloj», kampanjo de manifestacioj favore al demokratio en 2014.

17/06/2019 

Honkongo: la pordemokratia aktivulo Ĵoŝua Uong estas liberigita, kaj volas kuniĝi kun la protest-movado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/06/hongkongo-la-pordemokratia-aktivulo-josua-uong-estas-liberigita-kaj-volas-kunigi-kun-la-protest-movado.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }