Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 septembre 2020 3 09 /09 /septembre /2020 20:28
ANGELOS TZORTZINIS / AFP ANGELOS TZORTZINIS / AFP

09/09/2020

La preskaŭa tuta kampadejo brulis kaj impona savoperaco okazis. El la simbola kaj troloĝata kampadejo por migrantoj de Moria, sur la greka insulo Lesbo, preskaŭ nenio plu restas. La 12 700 azilpetantoj estis devigataj foriri. Pluraj ekfajroj komenciĝis frumatene, «disaj fajroj en la herbejo ĉirkaŭ la kampadejo, kaj ankaŭ en la strukturo mem» laŭ la grekaj fajrobrigadistoj.

La fajrobrigadistoj precizigis, ke ĝis nun estis «neniu viktimo, sed kelkaj negrave vunditoj suferas spirajn problemojn kaŭzitajn de la fumo». Ili ankaŭ raportis, ke «dum ilia alveno, ili estis malhelpataj eniri en la kampadejon por interveni» fare de kelkaj grupoj da rifuĝintoj. Ili devis alvoki policistojn por daŭrigi la savoperacon.

Plejparte de la migrantoj fuĝis piede. Preskaŭ 500 el ili troviĝis komence de la mateno sur la vojo al la haveno de Mitileno blokitaj fare de policistoj, kaj aliaj ŝirmis sin en la montetoj ĉirkaŭ la kampadejo.        

«La insulo Lesbo estas deklarita en urĝa stato», fare de la registaro, kiu kunsidas hodiaŭ.

Laŭ la greka novaĵagentejo ANA, la fajroj komenciĝis post la ribelo de kelkaj azilpetantoj kaj decido izoli ilin pro ilia pozitiveco je la malsano Covid-19.

Post efektivigo de 2 000 testoj, 35 personoj estis detektitaj pozitive je la Covid-19 en Moria. La kampadejo estis kvarantenigita pasintsemajne.      

Tiujn lastajn jarojn, la kampadejo de Moria estis multfoje kritikata pro sia manko de higieno kaj troloĝateco fare de la NROj, kiuj regule postulas de la grekaj aŭtoritatoj, ke ili transloku la plej vundeblajn azilperantojn al la kontinento. 

Ribeloj kaj interbatiĝoj fariĝis ĉiutagaj en la kampadejo Moria.

De januaro ĝis fine de aŭgusto, kvin personoj estis ponarditaj en pli ol 15 atakoj.

Pasintan marton, knabineto mortis en bruligita kontenero.

En septembro 2019, du personoj ankaŭ mortis en incendio.

08/09/2020

Germanio: 13 000 seĝoj estas instalitaj antaŭ la konstruaĵo de Reichstag por la migrantoj de la insulo Lesbo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/09/germanio-13-000-segoj-estas-instalitaj-antau-la-konstruajo-de-reichstag-por-la-migrantoj-de-la-insulo-lesbo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }