/image%2F0553642%2F20200921%2Fob_a44a9a_collage-wirhabenplatz.jpg)
Miloj da personoj kolektiĝis sur la stratoj de Germanio, de Berlino ĝis Kolonjo, Munkeno kaj Lejpcigo. Ili postulis de EU, akcepti la azilpetantojn lasitajn sen hejmo post la incendioj, kiuj detruis la kampon Moria sur la greka insulo Lesbo.
«Mi petas, ke ni estu pretaj anonci, ke tiuj homoj povas veni tien, ke ni havas la spacon, la resursojn, ke ni havas la eblecon ion fari. Ni ne diru, ke ni ne povas administracii 1 500 migrantojn nur ĉar Hungario, Ĉeĥa Respubliko kaj aliaj landoj, rifuzas akcepti rifuĝintojn», diras manifestaciantino.
«Mi manifestacias ĉi tie, ĉar mi konsideras neakcepteblaj la decidojn de nia ministro pri internaj aferoj. Estas devo de Germanio akcepti rifuĝintojn kaj fari tiel, ke tio, kio okazas en Moria, tiuj nehumanaj vivkondiĉoj, ĉesigu», diras alia.
Germanio ja anoncis, ke ĝi akceptos 1 553 migrantojn, kiuj plu estas nun en Grekio, ĉefe familiojn kaj infanojn, kiuj estis agnoskitaj kiel rifuĝintoj de la grekaj aŭtoritatoj. Sed Berlino plu esperas akiri eŭropan solvon kun aliaj landoj. Sume, ĉirkaŭ 12 700 personoj troviĝis sen hejmo post la incendioj, kiuj detruis la kampon Moria. Inter tiuj azilpetantoj, 9 000 estas instalitaj en nova provizora kampo.
/image%2F0553642%2F20200921%2Fob_b42986_image-0553642-20200911-ob-43d8b4-21173.jpg)
11/09/2020
Moria: miloj da senhejmuloj sur la insulo Lesbo
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/09/moria-miloj-da-senhejmuloj-sur-la-insulo-lesbo.html