Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 septembre 2020 2 08 /09 /septembre /2020 15:56

08/09/2020

Lundon, pluraj NeRegistaraj Organizaĵoj (NROj) pri helpo al rifuĝintoj instalis antaŭ la konstruaĵo de Reichstag en Berlino 13 000 blankajn seĝojn por postuli evakuadon de la troloĝataj kampadejoj de migrantoj en Grekio, interalie tiu de Moria, sur la insulo Lesbo.

La 13 000 seĝoj simbolas la personojn, kiuj vivas en katastrofaj sanitaraj kondiĉoj en Moria, ĉefa kampadejo de migrantoj en Grekio, precizigis la organizaĵoj Seebrücke, Sea-Watch, Campact kaj #LeaveNoOneBehind, organizantoj de tiu agado.

Situinta apud la  Brandenburga pordego, la Reichstag loĝigas la Bundestag, la germanan federacian parlamenton.

Tiuj seĝoj ankaŭ memorigas, ke la komunumoj kaj la germanaj regionaj Ŝtatoj, kaj ĉefe la urbo Berlino, sin deklaris pretaj akcepti migrantojn detenitajn en tiuj nesalubraj kampadejoj sur la grekaj insuloj.

«Dum somero, la Bundestag feriis, tamen la humanitara katastrofo ĉe la eksteraj landlimoj de Eŭropa Unio siaflanke ne feriis», bedaŭris tiuj NROj.            

De post la jarkomenciĝo, nur 465 migrantoj estis evakuitaj el tiuj kampadejoj al Germanio, aparte malsanaj infanoj kaj iliaj familioj. 

Berlino tamen engaĝiĝis akcepti pli ol mil inter ili.

«Estas absurde, kiam ni vidas la surlokan suferon tie for, kaj la bonvolon ĉi tie en Germanio por akcepti ilin», ili aldonis.

Pli ol 12 700 personoj vivas amasigite en la kampadejo de Moria, kiu disponas pri 2 800 vivlokoj.

15/04/2020

Grekio: "Human Rights Watch" postulas liberigon de centoj da migrantaj infanoj detenitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/grekio-human-rights-watch-postulas-liberigon-de-centoj-da-migrantaj-infanoj-detenitaj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }