20/09/2020
Unu plia malvenko: adoptitaj en 2010, la «celoj de Ajĉi», kiuj ambiciis konservadon de la biodiverseco, ne estas atingitaj. Laŭ kvina raporto pri la mondaj perspektivoj de la biodiverseco (GBO-5) publikigita mardon 15an de septembro fare de UN, la Membro-ŝtatoj ne respektis sian engaĝiĝon.
En 2010, kadre de la "Interkonsento pri Biologia Diverseco de Ajĉi" en Japanio, Unuiĝintaj Nacioj engaĝiĝis koncerne 20 celojn. Tiu dekjara plano atingas sian finon, kaj neniu ek la dudek celoj estis atingitaj mondskale. UN tamen substrekas, ke «ses el ili estas efektivigotaj».
Tiu konstato, kiu rivelas la malgrandan atenton dediĉitan al la mondskala biodiverseco, intervenas nur kelkajn tagojn post la publikigado de raporto de la WWF, ankaŭ tre alarma pri la biodiverseco: ĝi mencias malkreskon de 68% el la populacioj de sovaĝaj vertebruloj studitaj inter 1970 kaj 2016.
Prokrastita post ĉiu limdato, la "Monda plano por la biologia diverseco" enlistigos «novajn celojn», precizigas la aŭtoroj de la raporto, kaj havos kiel limdaton la jaron 2030.
15/04/2017
Rusio: la arbaroj de la norda hemisfero estas en danĝero