Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 septembre 2020 2 22 /09 /septembre /2020 14:33
Arctic Birds And Wildlife is a photograph by R christopher Vest which was

22/09/2020

Ĉi-jare, la somera bankizo en Arkto reduktiĝis al la plej malgranda areo iam registrita dum kvar jardekoj, escepte de 2012. Tiel konkludas la National Snow and Ice Data Center en Usono. Tiu konkludo baziĝas sur satelitaj observadoj, kiuj registris ĉi-jare minimumon de 3,74 milionoj da kvadrataj kilometroj da bankizo.   

La bankizo estas la glacio, kiu formiĝas sur la akvo. Ĉiujare, parto fandiĝas dumsomere kaj reformiĝas dumvintre, sed pro la klimata varmiĝo, ĝi pli kaj pli fandiĝas dumsomere, kaj ĝia vintra areo ankaŭ reduktiĝas. La satelitoj tre precize observas tiujn areojn de post la jaro 1979, kaj la tendenco al reduktado estas senduba.

«Ni direktiĝas al Arkta oceano sen sezona glacio», bedaŭras la direktoro de la observo-centro, Mark Serreze.

Tiu malpliiĝo de la glacio minacas la faŭnon de Arkto, de la polusaj ursoj, de la fokoj kaj planktono, inkluzive de la algoj. 

La fandiĝo de la bankizo ne rekte kontribuas al la altiĝo de la marnivelo, ĉar la glacio jam estas sur la akvo. Sed ĝi kontribuas al ĝi nerekte, ĉar ju malpli ĉeestas glacio, des malpli la sunradioj estas reflektitaj, kaj pli la sunradioj estas sorbitaj de la oceanoj, kio varmigas ilin.  

22/08/2020

Rekorda fandiĝo de la glaciĉapo en 2019, tragedio por la estonteco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/rekorda-fandigo-de-la-glacicapo-en-2019-tragedio-por-la-estonteco.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }