Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 août 2020 1 24 /08 /août /2020 16:04
Petskibo: Kulpigu la policistojn, kiuj pafis Jacob Blake (Alklaku la bildon)

24/08/2020

Jacob Blake estis grave vundita. La publikigo de video en Fejsbuko devigis la kantonon de Kenoŝa dekreti elirmalpermeson, dum popolribeloj eksplodis dimanĉon vespere.

Viro nomita Jacob Blake staras inter vivo kaj morto, post kiam policisto de la urbo Kenoŝa, en Viskonsino, Usono, pafis al li dimanĉon 23an de aŭgusto malmulte post la 17a surloka horo, laŭ pluraj usonaj mediatoj, inter kiuj CNN.

La cirkonstancoj de la dramo plu estas konfuzaj. En video de la scenejo publikigita en Fejsbuko, du agentoj estas videblaj, kiuj ordonas al tiu Nigrula viro, ke li obeu. Jacob Blake turnas al ili la dorson senreage, kaj malfermas la pordon de griza SUV, dum unu el la du agentoj retenas lin per lia t-ĉemizo, antaŭ ol direkti sian armilon al lia dorso kaj pafi almenaŭ sepfoje. Laŭ la polico, la suspektato estis tuj prizorgita kaj transportita al malsanulejo de Milvokio.

La policistoj deklaris, ke ili estis vokitaj surloken pro «hejma incidento». En komunikaĵo, la guberniestro de Viskonsino Tony Evers identigis la viktimon indikante, ke la viro estas grave vundita:

«Ĉi-vespere, Jacob Blake ricevis pafon en la dorson dumtage, en Kenoŝa. Mi kuniĝas kun lia familio, liaj amikoj kaj najbaroj en la sincera espero, ke li ne mortos pro liaj vundoj. Kvankam ni ne havas ĉiujn detalojn ni scias, ke li ne estas la unua Nigrula viro senkompate mortpafita de la polico en nia lando», li skribis.

 

Popolribeloj en Kenoŝa 

Laŭ la advokato pri civitaj rajtoj Benjamin Crump ĉe CNN, tri filoj de Jacob Blake estis en la veturilo, ĉe la momento, kiam li estis pafita.

«Ili vidis policiston pafi al sia patro. Ili estos traŭmatizitaj por la tuta vivo. Ni ne povos lasi la policistojn malobservi sian devon protekti nin. Niaj infanoj pli bone meritas!», li skribis en Tvitero.

La kantono Kenoŝa tuj dekretis ĝeneralan elirmalpermeson. Kiel estas videble sur la filmo de la kanalo ABC, la polico uzadis plorigajn gasojn por disigi «centojn» da manifestaciantoj, kiuj kolektiĝis sur la stratoj de Kenoŝa dimanĉon vespere, reage al la publikigo de la video en Fejsbuko.

La justico de Viskonsino anoncis la lanĉon de enketo pri tiu afero, kiu okazas tri monatojn post la morto de George Floyd, Afrik-usonano mortigita de la polico en Mineapolo, kiu relanĉis la movadon «Black Lives Matter» en Usono.              

30/05/2020

Policaj perfortoj en Usono: la kolero kreskas, viro mortis en Detrojto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/policaj-perfortoj-en-usono-la-kolero-kreskas-viro-mortis-en-detrojto.html

31/03/2018

Kalifornio: juna Nigrulo estis pafmortigita de policistoj en la dorso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/kalifornio-juna-nigrulo-estis-pafmortigita-de-policistoj-en-la-dorso.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }