Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 août 2020 2 18 /08 /août /2020 15:46

18/08/2020

La protestado kondukita de la studentoj intensiĝas en Bankoko. Ili postulas novan Konstitucion kaj ĉesigon de la persekutoj kontraŭ la opoziciantoj.

Almenaŭ 10 000 manifestaciantoj kolektiĝis pasintan dimanĉon ĉirkaŭ la "Monumento de la demokratio" en Bankoko dum la plej grava manifestacio kontraŭ la registaro de post la puĉo de 2014.

La kolektiĝo, kondukita de la studentaj organizaĵoj, inter kiuj la grupo "Free Youth" (libera junularo) celas premon kontraŭ la registaro, ke ĝi malfondu la Parlamenton, redaktu novan Konstitucion, kaj metu finon al la minacoj kontraŭ la opoziciantoj.

Pluraj aktivuloj engaĝintaj en la organizado de manifestacioj estis arestitaj pro diversaj akuzoj, interalie ribelinstigo.

Vendredon 14an de aŭgusto, la polico arestis Parit «Penguin» Chiwarak, unu el la gvidantoj de la studenta movado en Tajlando, kaj akuzis lin pri ribelinstigo kadre de manifestacio organizinta la 18an de julio.

Li estis liberigita tagon poste kontraŭ kaŭcio.

Lia arestado en norda ĉirkaŭurbo de Bankoko, dum ŝajne li provis atingi manifestacion en alia universitato, estis diskonigita en video en lia Fejbuka paĝo.

De pluraj semajnoj en Tajlando, la manifestacioj ampleksiĝas kaj turniĝis lundon al disputoj, kiam kelkaj parolantoj el universitato norde de Bankoko, malkaŝe kritikis la tajlandan Monarkion.

La monarkio estas protektata de drasta leĝo pri kalumnio, nomita majestatenco, kaj submetita al puno, kiu povas atingi ĝis 15 jaroj da malliberejo.  

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }