03/08/2020
Solenaĵo okazis en la nazia eksa koncentrejo kaj ekstermejo de Aŭŝvico-Birkenaŭ tie, kie la 2an de aŭgusto 1944, la nazia reĝimo ekstermis preskaŭ 3 000 Romaojn – virinojn, virojn kaj infanojn.
La solenaĵo estis konfirmita malgraŭ la pandemio de COVID-19, sed la nombro de partoprenintoj estis limigita.
Pasintan dimanĉon, en la nazia eksa koncentrejo kaj ekstermejo de Aŭŝvico-Birkenaŭ florgarboj estis deponitaj. Ĝuste tie, kie antaŭ 76 jaroj, dum la nokto de la 2-a ĝis la 3-a de aŭgusto 1944, la nazia reĝimo ekstermis en gasĉambroj preskaŭ 3 000 Romaojn - virinojn, virojn kaj infanojn.
De post la jaro 2015, la 2-a de aŭgusto fariĝis la Eŭropa memortago pri la Holokaŭsto de la Romaoj. Inter 19 000 kaj 23 000 Romaoj mortis en la ekstermejo de Aŭŝvico-Birkenaŭ.
Laŭ la taksadoj, sume de 500 000 Romaoj estis murditaj de la nazioj kaj ties aliancanoj. En la 1940-aj jaroj, tio reprezentis almenaŭ kvaronon el ilia tiama tuta komunumo.
Antaŭ kelkaj tagoj, la Eŭropa Komisiono omaĝis Raymond Gurême, 94-jara, unu el la lastaj postvivantoj de la koncentrejoj de francaj Ciganoj, kiu mortis pasintan majon.
Lukto kontraŭ la diskriminacioj
Okaze de la Eŭropa memortago de la Holokaŭsto de la Romaoj, ankaŭ la prezidantino de la Eŭropa komisiono Ursula von der Leyen alvokis la Ŝtatmembrojn, ke ili engaĝiĝu por meti finon al la diskriminacio kontraŭ la Romaoj, kiu daŭras plu hodiaŭ.
«Ni devas anstataŭi la kontraŭ-ciganismon per malfermo kaj akceptado, la malamajn parolojn kaj krimojn per toleremo kaj respekto al la homa digneco, kaj la perfortaĵoj per edukado pri Holokaŭsto», menciis en komunikaĵo la prezidantino de la Eŭropa komisiono, la vic-prezidantino de la Komisiono taskita pri Valoroj kaj Travidebleco Věra Jourová, kaj la komisarino pri Egaleco, Helena Dalli.
«La Komisiono do alvokas ĉiujn Ŝtatmembrojn, asociiĝi kun la engaĝiĝo meti finon al rasismo kaj diskriminacio, kiuj tuŝas el nekontestebla maniero niajn etnajn romaajn malplimultojn», ili aldonis instigante la 27 eŭropajn landojn de EU starigi novan strategian kadron por egaleco, inkluzivado kaj partopreno de la Romaoj, cele al starigo de socia justeco kaj pli granda egaleco en ĉiuj aspektoj de la vivo.
25/05/2019
La Romaoj, forgesitoj de la eŭropa baloto
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/la-romaoj-forgesitoj-de-la-europa-baloto.html