17/08/2020
Temas pri demando de vivtenado por la loĝantoj de Rakita, sud-oriente de Serbio. Ili mobiliziĝis por proprasence elradikigi la tubojn de la malgranda elektrocentralo instalita sur la rivero, kiu trairas la vilaĝeton.
La vilaĝanoj timas, ke ĝi kaŭzos senakviĝon de la putoj, kio senigus la brutaron je akvo, kaj ankaŭ detruadon de la fiŝostokoj. Ĝis nun, cento da malgrandaj centraloj estis konstruitaj en Serbio, laŭ la ministrejo pri Medio. En Ratika, de pli ol du jaroj la loĝantoj luktas kontraŭ la konstruado de tiu, kiu trairas la vilaĝon.
«Se la rivero malaperas, la homoj forlasos la vilaĝon, nenio plu restos por ili ĉi tie», diris loĝanto.
«Homoj vivas ĉi tie, ili posedas brutaron, ĝardenojn. La rivero gravegas por ili. Kaj investisto venis kaj senigis ilin de iliaj havaĵoj. Li ne rajtis fari tion», aldonas alia.
En Rakita, du logikoj alfrontiĝas: unuflanke la protektado de sistemo, nemalhaveba por la surlokaj loĝantoj ; aliflanke, la energia sendependeco de Serbio kaj la lukto kontraŭ la energia politiko de «ĉio-karbo». La termoelektraj centraloj produktas 70% de la serba elektro.
