
30/08/2020
Ĉu la dudekjara milito ? - Serge HALIMI
18-JARAJ usonaj soldatoj, kiuj hodiaŭ por militi iras en Afganujon, ankoraŭ ne estis naskitaj, kiam ĝi eksplodis. En 2012, s-ro Donald Trump jam deklaris : “Estas tempo por foriri el Afganujo”. Ne certas, ke li atingos tiun celon pli bone ol lia antaŭulo Barack Obama. Ĉar ĉia provo milite malengaĝiĝi en ia ajn lando – Sirio, Libio, Koreujo, Germanujo – kaŭzas akran rezistadon en Vaŝingtono. Tuj la milita premgrupo ree kriegas : jen la rusoj ! La rusoj venas ! La milita buĝeto de Usono (738 miliardoj de (...)
https://eo.mondediplo.com/article2860.html
Simmel kaj la “niatempa dio” - Nidal TAÏBI
GEORG SIMMEL (1858 – 1918), kiun oni kutime klasas inter la “klasikajn” socisciencistojn, same kiel Max Weber aŭ Émile Durkheim, tamen restas pensisto aparta kaj malortodoksa. La berlina aŭtoro, kiu intence tenis sin marĝene de la instituciaj rondoj, uzis stilon kaj metodon, kiuj tute ne sekvis la kutimajn. Lia verkaro montriĝas kvazaŭ sen citaĵoj, kaj la piednotoj tre maloftas. Kaj nenia spuro de ŝlosila koncepto aŭ de transiranta nocio servanta kiel ariadna fadeno en liaj labirintaj skribaĵoj, en (...)
https://eo.mondediplo.com/article2865.html
La intelekta burĝaro, hereda elito - Pierre RIMBERT
Oni ofte legas, ke la socio estas dividita inter la 1 elcento de plejriĉuloj kaj la ceteraj 99 elcentoj. Sed tiu ŝok-resumo pretervidas la malegalecojn ligitajn kun diplomoj. Kaj ĝi kaŝas la rolon de la intelekta burĝaro, kiu, eĉ kiam ĝi servas la 1 elcenton, emas vidi sin en la tendaro de la subprematoj. Tiu socia tavolo devena el la “meritokratio” transdonas siajn privilegiojn al siaj idoj, same kiel iam la aristokrataro. [bildo : ZHAO JI (imperiestro Huizong, de la dinastio Song) – “Kunveno de (...)
https://eo.mondediplo.com/article2863.html
"Sklaveca lingvo" kaj submetiga socio - Akira MIZUBAYASHI
Ne eblas, en la japana lingvo, alparoli en similaj vortoj ĉefon kaj samrangulon, ne eĉ alparoli sian pliaĝan fraton same kiel sian plijunan fraton. La lingvo enradikiĝas en vertikala socio, en kiu submetiĝo aperas kiel virto. La politika krizo, kiun Japanio travivas, estas la plej grava depost 1947, kiam efektiviĝis la nuna konstitucio. Kaj temas nur, por la civitanoj, pri aprobi aŭ ne ĝian modifon laŭ la projekto publikigita en 2012 de la reganta Liberal-Demokrata Partio (LDP). La ĉefministro ABE (...)
https://eo.mondediplo.com/article2859.html
Etiko en tempo de pandemio - Frei BETTO
La pandemio kaŭzata de la kronviruso ekvilibrigis la homaron kaj estigis gravajn etikajn flankojn. La pandemio ne distingas klasojn, malkiel anemio kaj rakito, kiuj rezultas el malsato ; aŭ genrojn, malkiel prostato-malsanoj. La nuna tasko estas alfronti ne-videblan malamikon, kio postulas urĝan tutmondan mobilizon por ĉesigi ĝin. Kaj en ĉi tiaj krizaj momentoj la homoj elmontriĝas. La ĉefa etika flanko prezentata de la pandemio estas en rilato kun la valoro de la homa vivo. De kapitalisma (...)
https://eo.mondediplo.com/article2862.html