
21/08/2020
Almenaŭ kvar personoj mortis en gigantaj incendioj, kiuj detruadas la Ŝtaton Kalifonion.
Laŭ la retejo San Francisco Chronicle, tri personoj mortis en la kantono Napa kaj alia en la kantono Solano. Pli ol 10 000 fajrobrigadistoj luktas nun kontraŭ la flamoj. Miloj da personoj estis truditaj forlasi siajn hejmojn. Kalifornio frontis pli ol 370 incendiojn dum la kvar lastaj tagoj, kaj tiu situacio pligraviĝas pro la ekstrema varmo, la vento kaj la fulmo.
Unu el la plej grandaj incendioj minacas la vinkulturajn kantonojn Sonama kaj Napa. Pli ol 5 000 hektaroj da teroj estis tie karbigitaj kaj dekoj da domoj forbrulis.
Aliaj gravaj incendioj detruadas ankaŭ la kantonon Santa Cruz kaj la urbon Carmel. Ili aliparte kaŭzis imponajn damaĝojn en la plej malnova nacia parko de Kalifornio, Big Basin Redwoods, konata pro siaj 2 000-jaraĝaj sekvojoj. La parko fermis siajn tendarojn kaj migradpadojn.
La guberniestro de Kalifornio Gavin Newsom kvalifis tiujn incendiojn «senprecedenca defio». «Se vi neas la klimatan ŝanĝiĝon, venu en Kalifornion», li deklaris en mallonga video-mesaĝo elsendita dum la kunsido de la usona demokrata partio.
Ĵaŭdon, la prezidento Donald Trump denove kritikis la arbarajn aranĝojn de Kalifornio dum balotkampanjo en la Ŝtato Pensilvanio. «Eble ni faros pagi Kalifornion, ĉar ĝi tute ne aŭskultas nin», deklaris la prezidento.

https://fr.euronews.com/2020/08/20/des-milliers-de-personnes-fuient-les-incendies-en-californie
https://www.youtube.com/watch?time_continue=1&v=_FDW_0beTUY&feature=emb_logo

12/08/2020
En Brazilo, Amazonio plu brulas
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/en-brazilo-amazonio-plu-brulas.html
