Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 août 2020 7 02 /08 /août /2020 21:16
Foto: Aleksandr Yanyshev - AFP

02/07/2020 

Pasintan sabaton, pluraj miloj da personoj defiis denove la policistojn. Pli ol 6 000 kilometrojn for de Moskvo, ĉe la ĉina landlimo, la loĝantoj de Ĥabarovsko manifestacias de post tri semajnoj, kontraŭ la aresto de sia guberniestro.

Sergeï Fourgal estis elektita en 2018 fronte al la kandidato de Unueca Rusio, la partio de Vladimir Putin. Konata pro sia proksimeco kun la popolo, li rezignis pri la ekscesaj elspezoj de sia antaŭulo. Laŭ la loĝantoj, Fourgal ĝenis la centran potencon.       

«Il ŝtelas de ni nian elekton. Ni malfermis ian demokratian parentezon post la elekto de Fourgal, sed ili refermis ĝin. Pro tio, ni manifestacias. Kaj ne nur por ni, sed por tuta Rusio, ĉar la lando estas en simila situacio», eksplikas manifestacianto.  

Sergeï Fourgal estis arestita pasintan 9an de julio. La rusia justico akuzas lin, ke li partoprenis plurajn murdojn inter 2004 kaj 2005. Li forpuŝas tiujn akuzojn. La manifestaciantoj postulas minimume, ke li estu juĝita en ilia urbo, malproksime de Moskvo. La lukto kun la centra potenco nur komenciĝas.    

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }