
10/08/2020
Miloj da personoj atingis dimanĉon la sud-orientan marbordon de la insulo Maŭricio por partopreni ĝian protektadon fronte al la naftoverŝo, kiun minacas ellasi la kargoŝipo Wakaŝio, grundita sur rifo cent metrojn for de la marbordo.
«La homoj komprenis, ke ili devas okupiĝi mem pri protektado de la faŭno kaj flaŭro», asertis Aŝok Subron, ekologiista aktivulo veninta de la apuda urbo Mahébourg.
Sur la marbordo, centoj da volontuloj pene plektis flosantajn barilojn el kanabo kaj teksaĵo cele al deteni la nafto-tavolon, kiu ellasiĝas el la ŝipo, grundita sur rifo de Pointe d'Esny, ne malproksime de la internacia flughaveno de Maŭricio.
Aliaj, kovritaj per nafto kaj oleo, surhavante maskojn kaj kaŭĉukajn gantojn, provis demeti en sitelojn la produktaĵojn ellasitajn de la ŝipo.
Ĉirkaŭ 1 000 el la 4 000 tunoj da nafto transportitaj de la Wakaŝio jam verŝiĝis en la maron, menciis Akihiko Ono, vic-prezidento de la "Mitsui OSK Lines", kiu funkciigis la ŝipon apartenantan al alia japana entrepreno, kaj kiu navigas sub panama flago.
«Stato de media urĝeco».
Dum gazetkunveno en Tokio, la proprietulo kaj la frajtigisto de la ŝipo petis pardonon de la maŭricia popolo, kaj promesis klarigi la aferon koncerne la cirkonstancojn de la ŝippereo.
«En ĉi tiu kazo de ŝippereo ni scias, ke la ŝipo tro proksimiĝis de la insulo. Pri la kialo, ni enketu. Se eraro aŭ miskompreno okazis, ni enketu per pridemandoj».
Masanori Kato, Ĝenerala Direktoro de O.S.K Lines
Dimanĉon, la maŭricia polico intencas siaflanke akiri la dokumentojn rilatajn al la navigado de la ŝipo kaj la registradon de la interkomunikaĵoj. La Wakaŝio ŝippereis pasitan 25an de julio. Ĝi transportis 200 tunojn da dizelo kaj 3 800 tunojn de fuelo. La maŭricia Ĉefministro, Pravind Jugnauth, de tiam deklaris «Staton de media urĝeco».
