Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 août 2020 7 16 /08 /août /2020 21:22

16/08/2020

La kargoŝipo "MV Wakashio", grundita sur rifo apud la insulo Maŭricio, kaj kiu elverŝis 1 000 tunojn da fuelo sur la marbordojn duonrompiĝis, anoncis dimanĉon ĝia proprietulo, la kompanio Mitsui OSK Lines     

«La 15an de aŭgusto estis konfirmite, ke la ŝipo duonrompiĝis», anoncis "Mitsui OSK Lines" precizigante, ke informis pri tio la proprietulo, "Nagashiki Shipping".

Tiu rompiĝo de la kargoŝipo, kiu grundis la 25an de julio sur rifo en loko nomita Pointe d’Esny sud-oriente de la insulo Maŭricio kun 3 800 tunoj da fuelo kaj 200 tunoj da dizelo, ŝajnis neevitebla tiujn lastajn tagojn.  

 

Ekologia katastrofo 

Inter 800 kaj 1 000 tunoj da fuelo elverŝiĝis el ĝiaj tranĉitaj flankoj kaj malpurigis la marbordojn, interalie la areojn protektatajn per arbaroj da mangrovo, kaj minacitajn speciojn. La help-skipoj faris sian eblon por pumpi la restaĵon de karburaĵo, dum la ŝipo minacis rompiĝi je ia ajn momento. 

«Ne rekuperita kvanto da karburaĵo elverŝis el la ŝipo», menciis dimanĉon "Mitsui OSK Lines". Laŭ la aŭtoritatoj, ĉirkaŭ 90 tunoj da karburaĵo plu restis surŝipe ĉe la momento, kiam la ŝipo duonrompiĝis.

La help-teamo intencas remorki du trionojn de la vrako kaj dronigi ilin marvaste por eviti pliajn damaĝojn, eksplikis anonima polica informofonto en Port-Luiso. La restanta parto de la ŝipo plu estas blokita ĉe la rifo, laŭ la sama informfonto.

        

La civitanoj bedaŭras la senagadon de la registaro 

La maŭricia registaro estas akuzata pri neglekto. La loĝantaro de tiu turisma insulo sin demandas, kial tiel malmulte estis farita inter la momento, kiam la "MV Wakashio" grundis, kaj la apero de la likado. La Ĉefministro Pravind Jugnauth opiniis, ke nenia eraro estis farita kaj rifuzis sin ekskuzi. La registaro ankaŭ anoncis, ke ĝi postulos monkompenson de la proprietulo kaj de la asekuristo de la ŝipo, pro la damaĝoj kaŭzitaj de la fuelo, kaj pro la kosto de marborda purigado.     

"Nagashiki Shipping", sin deklaris «profunde konscia pri siaj respondecoj», kaj promesis respondi «sincere» al la petoj pri monkompenso.   

10/08/2020

Maŭricio: la loĝantoj mobiliziĝas kontraŭ la minaco de naftoverŝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/mauricio-la-logantoj-mobilizigas-kontrau-la-minaco-de-naftoverso.html

22/05/2015

Kalifornio : naftoellasiĝo : la entrepreno, kiu ekspluatas la naftokondukilon estas akuzita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/05/kalifornio-naftoellasigo-la-entrepreno-kiu-ekspluatas-la-naftokondukilon-akuzita.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }