Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 août 2020 2 25 /08 /août /2020 16:12

25/08/2020

Raporto de HRW malkaŝis ke Kataro, gastolando de la Mondpokalo de la FIFA 2022, ne ĉiam respektas la rajtojn de la migrantaj laboristoj.

La 78-paĝa raporto asertas, ke la ekscesoj kontraŭ la salajroj estas «persistemaj kaj kutimaj» ĉe almenaŭ 60 dungantoj kaj entreprenoj en Kataro.

Tio ŝajne okazas en diversaj profesioj, inkluzive de la sekurecaj agentoj, la servistoj, la baristoj, la elpelistoj, la purigistoj, la direkcia personaro kaj la konstru-laboristoj.   

Multaj konstruadas aŭ prizorgas stadionojn, transportojn, hotelojn kaj infrastrukturojn por la venonta Mondpokalo de la FIFA 2020.

«Malgraŭ kelkaj reformoj tiujn lastajn jarojn, la praktiko de salajroj deprenitaj aŭ nepagitaj, kaj aliaj salajraj nejustaj ekscesoj, estas persistema kaj ĝeneraligita ĉe almenaŭ 60 dungantoj kaj entreprenoj de Kataro», menciis HRW en komunikaĵo.

La NRO pridemandis 93 migrantajn laboristojn, dungitajn de pli ol 60 societoj aŭ individuoj, kaj konsultis oficialajn dokumentojn kaj raportojn por realigi sian enketon.

Kataro akceptos la faman turniron de la FIFA en 2022, jam gastiginte la kontestitan turniron en 2010. Tio okazos malgraŭ la proceduro de kandidatiĝo, kiu estis objekto de asertoj pri bakŝiŝo kaj koruptado.  

«Dek jarojn, post kiam Kataro akiris la rajton akcepti la Mondpokalon de la FIFA en 2022, la migrantaj laboristoj plu spertas malfruojn, nepagitajn aŭ deprenitajn salajrojn», deklaris Michael Page, kundirektoro de "Human Rights Watch" koncerne Mez-Orienton kaj Nord-Afrikon.           

«Ni aŭdis pri laboristoj malsategaj pro salajraj malfruoj, pri laboristoj ŝuldigitaj, kiuj penas en Kataro nur por akiri sub-pagatajn salajrojn, aŭ eĉ laboristoj restantaj kaptite en ekscese malbonaj laborkondiĉoj pro timo de subpremado», li aldonis.  

20/09/2019

Kataro: malgraŭ la promesoj, la migrantaj laboristoj plu estas ŝteltrompataj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/kataro-malgrau-la-promesoj-la-migrantaj-laboristoj-plu-estas-trompataj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }