Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 août 2020 3 26 /08 /août /2020 15:16

26/08/2020

Kenoŝa, en Viskonsino, Usono, estis scenejo de tria nokto da popolribelado, dum kiu du personoj estis mortigitaj, informis la polico. Laŭ la advokato de la familio, Jacob Blake, la Afrik-usonano kontraŭ kiu policisto pafis sep fojojn en la dorson estas paralizita. Tiu ĉi novaĵo ne malkolerigis la centojn da personoj, kiuj surstratiĝis. La guberniestro deklaris urĝan staton, post alvoko al kvietiĝo. 125 militistoj de la Nacia Gvardio alvenis surloken.

Dum gazetkunveno, Benjamin Crump, la advokato de Jacob Blake, vundita antaŭ siaj filoj eksplikis, ke la viro 29-jara suferis plurajn operaciojn :

«La medicina diagnozo ĉi-tage mencias, ke li estas paralizita. Estus miraklo por Jacob Blake Junior, ke iam li povos paŝi denove».

Lia spino estis tuŝita, kaj ankaŭ liaj internaj organoj.

Tiuj sep pafiltuŝaj kugloj, nekompreneblaj, revigligis la lukton "Black Lives Matter" en pluraj usonaj urboj. 

La familio Blake plendos kontraŭ la polica departemento, postulas arestadon de la policisto kiu pafis, kaj eksigon de la aliaj.

Sed dum la gazetkunveno, la patrino de Jacob Blake petis kvietiĝon :

«Se Jacob scius, kio okazas kaj ĝis kia grado tio disvolviĝas, la perforto, la detruadoj, li estus tre malkontenta. Al ĉiuj policistoj, mi preĝas por vi kaj viaj familioj».

Mardon, tuta kvartalo estis ĉirkaŭbarita, dum la aero estis plena je fumo.

La lasta bilanco de la popolribelado mencias 34 ekfajrojn, kaj tridek komercojn kaj loĝejojn damaĝitajn, laŭ la fajrobrigadistoj.  

24/08/2020

Viskonsino: policisto pafis sepfoje en la dorson de Nigrulo antaŭ liaj tri filoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/viskonsino-policisto-pafis-sepfoje-en-la-dorson-de-nigrulo-antau-liaj-tri-filoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }