Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 août 2020 4 13 /08 /août /2020 13:21

13/08/2020

La Internacio de Edukado (IE) alvokas la laboristojn kaj la sindikatanojn postuli de la jordaniaj aŭtoritatoj, ke ili liberigu tuj la gvidantojn de la sindikato de edukado kaj nuligu la kontraŭleĝan interrompon de ĉiaj sindikataj aktivecoj de la Asocio de la Jordaniaj Instruistoj (JTA).

La jordaniaj sekurecaj fortoj arestis la ĉefajn membrojn de la sindikato la 25an de julio, entrudiĝis en la oficejojn de la sindikato, kaj fermis ilin por daŭro de 2 jaroj. La JTA kritikis la registaron pro ĝia malbona mastrumado de la covid-krizo. Samtage, la kontraŭ-ribela polico estis deplojita por ĉesigi la pacajn manifestaciojn organizitajn fare de la membroj de la JTA, kiuj denuncis la represion kontraŭ la sindikataj rajtoj.

La jordania registaro utiligas la urĝajn leĝojn promulgitajn pasintan marton por limigi la rajtojn, civitajn kaj politikajn.

Subskribu mesaĝon por subteni senkondiĉan liberigon de la sindikataj gvidantoj kaj garantii plenumadon de la fundamentaj rajtoj de la instruistoj kaj laboristoj de edukado en Jordanio.

Retmesaĝo: 

S.E. Dr Tayseer Al Noaimi

Ministro pri edukado

S.E. M. Nedal Faisal El-Batayneh

Ministro pri laboro 

Sinjoro Ministro,

Mi skribas al vi por denunci la arestadon de la gvidantoj de la Asocio de la jordaniaj instruistoj kaj la kontraŭleĝan interrompon de ĉiaj sindikataj aktivecoj, post la publikaj kritikoj de la sindikato koncerne la mastrumadon de la Covid-krizo en la sektoro pri edukado. 

Mi urĝe petas de via registaro, ke ĝi tuj kaj senkondiĉe liberigu la membrojn de la Asocio de la jordaniaj instruistoj, nuligu la interrompon de la sindikataj aktivecoj kaj garantiu la fundamentajn rajtojn kaj la demokratiajn liberecojn de la edukistoj kaj de ĉiuj laboristoj, inkluzive de iliaj liberecoj pri opinio, esprimo, kunsido kaj asociiĝo.

Partnerece kun la Internacio de Edukado, tutmonda sindikata federacio, kiu grupigas 396 asociojn kaj sindikatojn en 171 landoj kaj teritorioj, kaj kiu reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj de la help-sektoro.

 

https://www.youtube.com/watch?v=Dp7TozK1o6w

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }