Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 août 2020 6 01 /08 /août /2020 20:54
© Safin Hamed, AFP

01/08/2020

Bildo: Jezidaj infanoj en kampadejo por rifuĝintoj en Khanke, proksime de la turka landlimo, la 24an de junio 2019. 

La NRO "Internacia Amnestio" alarmis pasintan ĵaŭdon pri la sorto de 2 000 jezidaj infanoj, liberigitaj el kaptado de la Islama Ŝtato (IŜ) sed nun solaj, fronte al traŭmato kaj vundoj, fizikaj kaj psikologiaj. Laŭ nova raporto de la NRO, 1 992 infanoj de tiu miljaraĝa komunumo kurdoparolanta – persekutita de la IŜ, kiu rigardas ĝin hereza – reiris en siajn familiojn post «kaptado, torturoj, seksperfortoj, truditaj al batalo» dum la tri jaroj, kiam regis la IŜ en Norda Irako (2014-2017).   

«Kvankam ilia koŝmaro finiĝis, ili plu vivas en malfacilaj kondiĉoj: ilia fizika kaj mensa sano estu la prioritato, por ke ili vere reintegriĝu en sian familion kaj komunumon», substrekas "Amnestio", kiu interparoladis kun dekoj da jezidaj infanoj. Kelkaj devas lerni denove kiel vivteni sin post amputo, aliaj kun koŝmaroj, kaj ĉefe, ĉiuj devas reamikiĝi kun komunumo, kiun la ĝihadistoj trudis al ili malami. Multaj estis kaptitaj ankoraŭ junaj kaj ne plu parolas la kurdan lingvon, sed la araban, kiun ili lernis kun la ĝihadistoj.

Kelkaj eĉ estis alinomitaj, kaj ĉefe estis devigataj uzadi armilojn.

"Amnestio" citas unu el ili, Sahir (pseŭdonomo), perforte rekrutigita 15-jara kaj «minacita je morto okaze de malobeemo».

Je mia reveno, li diras, «Mi nur volis, ke iu diru al mi: mi estas tie por vi, sed tio neniam okazis».   

La junulinoj siaflanke suferis seksperfortojn kaj gravedecojn, kaj plu spertas de tio la konsekvencojn. «Mi ne volis infanon de tiu viro, mi neniam plu volas revidi lin, sed mi volas mian infanon», diras Janane (pseŭdonomo), 22-jara, dum la plej altaj religiaj Jezidaj aŭtoritatoj malakceptas la infanojn naskiĝintajn de ne-jezida parenco.

«Ni ĉiuj pensis pri memmortigo aŭ provis fari tion», aldonas Hanane, 24-jara, kiu ne plu vidas sian filinon. «Kion ajn ni spertis sub la regno de IŜ, ni eĉ pli suferas ĉi tie».   

«Tiuj virinoj estis sklavigitaj, torturitaj kaj seksperfortitaj. Ili absolute ne plu suferu», denuncas Matt Wells, de "Internacia Amnestio". Tiuj infanoj frekventu denove la lernejon, sociiga loko nemalhavebla al ilia resanigo, asertas la NRO, kiu substrekas, ke dekoj da miloj da Jezidoj plu vivas en kampadejoj por rifuĝintoj. Tio estas defio en familioj, kiuj ruiniĝis por pagi milojn da eŭroj da elaĉetmono kaj reakiri sian infanon, substrekas "Amnestio".   

04/08/2019

Irako: Antaŭ kvin jaroj, virinoj kaj infanoj estis kaptitaj de la grupo Islama ŝtato

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/08/irako-antau-kvin-jaroj-virinoj-kaj-infanoj-estis-kaptitaj-de-la-grupo-islama-stato.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }