
19/08/2020
La indonezia laboristaro kontraŭas la provojn de la indonezia registaro enkonduki la leĝprojekton omnibus pri kreado de laborpostenoj. Ĝi fakte intencas ekspluatadi la nunan krizon de Covid-19 por redukti la salajrojn, nuligi rajtojn kaj damaĝi la rajtojn de la laboristaro en Indonezio. La registaro de la prezidento Joko Widodo subtenas tiun leĝprojekton, kiu celas novan redaktadon de 79 leĝoj por kreskigi la rektajn fremdajn investojn, subteni la ekonomian kreskon kaj krei novajn eblecojn de laborpostenoj por la Indonezianoj. Sed la realo estas, ke tiu leĝprojekto omnibus estos malutila al la laboristoj kaj la medio. Ni ĉesigu ĝin.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4480

Retmesaĝo
La leĝprojekto omnibus pri kreado de laborpostenoj estas hontinda provo de la registaro de la prezidento Joko Widodo ekspluatadi la nunan krizon de Covid-19 por redukti la salajrojn, nuligi rajtojn kaj damaĝi la rajtojn de la laboristaro en Indonezio. Sed la realo estas, ke tiu leĝprojekto omnibus estos malutila al la laboristoj kaj la medio. Mi postulas de la Indonezia Ĉambro de la reprezentantoj, forpuŝi la proponon de «leĝprokjeto omnibus pri kreado de laborpostenoj». Tiu projekto kaŭzus gravajn damaĝojn kontraŭ la indonezia laboristaro kaj iliaj familioj.

Partenerece kun tiuj sindikatoj - FPPI, SP JICT kaj FBTPI – kaj la nacia popola movado, kiuj grupiĝis sub la nomo Indonezia Movado de la laboristoj kaj de la popolo (GEBRAK).