Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 août 2020 2 04 /08 /août /2020 13:01
Foto: AFP

04/08/2020

Sociaj organizaĵoj alvokis al striko kaj blokado de vojoj lundon 3an de aŭgusto. La prokrasto de la balotoj pro la pandemio, estas je la origino de tiu protesta tago. La Bolivanoj finfine voĉdonos venontan 18an de oktobro, post preskaŭ jaro da provizora registaro.  

En la tuta lando, ŝtonoj metitaj sur la vojoj malhelpis la pasadon de veturiloj. Alvoke de la COB (Boliva Laborista Centralo), kaj aliaj organizaĵoj proksime de la MAS, la partio de Evo Morales, miloj da civitanoj decidis protesti kontraŭ la prokrasto de la prezidenta kaj deputita balotoj, kiuj devis okazi venontan 6an de septembro. Grandaj kolektiĝoj ne okazis, sed blokadoj sur strategiaj vojoj.  

En La-Pazo, la manifestaciantoj kolektiĝis antaŭ la balota Ĉefkortumo. La prokrasto de la balotoj ja kaŭzis ilian koleron, sed ankaŭ ĝenerala maltrankviliĝo esprimiĝis : «La pandemio ne estas pravigo por prokrasti la balotojn, aliaj landoj jam organizis ilin. Nun, la ekonomio kaj la bolivia popolo estas detruita de registaro, kiu neniam estis elektita».

Fakte, la lando malbone fartas. La malsanulejoj estas superŝutitaj, la homoj ne povas labori pro la trudizoliĝo, kaj la registaro ĵus anoncis la finon de la lernejo-jaro 2020, kvin monatojn antaŭ la kutima dato, estigante panikon ĉe la gepatroj de lernejanoj.

Post pli ol kvar monatoj da kvaranteno, la plej malriĉaj civitanoj  esprimas ĝeneralan incitiĝon. Ilia ekonomia situacio estas katastrofa. Kaj ili deziras, kiel eble plej rapide, registaron demokratie elektitan. 

11/11/2019

Bolivio: post lia demisio el la prezidenteco, Evo Morales rifuĝis en Meksiko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/bolivio-post-lia-demisio-el-la-prezidenteco-evo-morales-rifugis-en-meksiko.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }