
31/08/2020
Pasintan dimanĉon, la belorusia opozicio sukcesis malfacilan agadon: ĝi kolektis dekojn da miloj da personoj sur la stratoj de Minsko, por la tria dimanĉo de manifestacioj kontraŭ la reelektado de Lukaŝenko.
La opozicio deziris oferti novan dimanĉon de homamaso al Aleksandro Lukaŝenko. Ĝi plene sukcesis, malgraŭ liaj provoj malhelpi ĝin.
Pluraj dekoj da miloj da personoj kolektiĝis en Minsko, ĉefurbo de Belorusio, por protesti unu plian fojon kontraŭ la reelektado de la prezidento, por sesa mandato komence de la monato, dum baloto neagnoskita de Eŭropa Unio.
Dum pluraj grupoj, kelkaj konsistantaj en centoj kaj aliaj miloj da personoj, konverĝis al la urbocentro, bariloj estis starigitaj fare de la kontraŭ-ribela polico. Tiu ĉi moviĝis per blenditaj kamionoj apud militistoj kaskitaj kaj armitaj.
La potenco streĉiĝas
Same kiel dum la antaŭaj manifestacioj, pluraj dekoj da personoj estis arestitaj.
Alia pruvo pri streĉiteco de la potenco, la aŭtoritatoj nuligis tagon antaŭe la permesilojn de pluraj ĵurnalistoj de kelkaj el la plej gravaj internaciaj mediatoj, inter kiuj la Agence France Presse (AFP), Associated Press (AP), kaj la BBC.
Aliaj kolektiĝoj, malpli ampleksaj, okazis en aliaj urboj de la lando, kiel Bresto kaj Grodno. Temas pri la tria dimanĉo de manifestacioj en Belorusio post tiuj, kiuj okazis la 16an kaj 23an de aŭgusto, dum kiuj la opozicio sukcesis mobilizi preskaŭ 100 000 personojn.

https://fr.euronews.com/2020/08/30/nouvelle-grande-manifestation-anti-loukachenko-au-belarus
https://www.youtube.com/watch?v=6RqxNrXJy6w&feature=emb_logo

