
15/08/2020
Post la manifestacioj, strikoj okazas en Belorusio… Kaj ili estas amasaj.
Centoj da laboristoj de la uzino de aŭtkonstruado de Minsko, ĉesigis la laboron. «97» estas la nombro skandata de tiuj laboristoj. 97%, tio estas laŭ ili kaj laŭ la opozicio la parton de la voĉdonantaro, kiu balotis kontraŭ Aljaksandr Lukaŝenko pasintan dimanĉon. Ili postulas la demision de la prezidento, kio estas grava malagnosko por tiu, kiu starigis soveteskan sistemon kaj asertis, ke li defendas la laboristojn kaj agrikulturistojn.
«Se ni ĉesigas la laboron, ni ne plu povos refunkciigi la produktadon, reagis Aljaksandr Lukaŝenko. Ni implikiĝos en problemoj. La homoj devas tion kompreni: se vi volas striki, faru tion. Se vi volas labori, iru».
Enkarcerigitoj estis liberigitaj... ŝvelvunditaj
Sub la premo de la opozicio kaj de la internacia komunumo, ĉirkaŭ 2 000 el la 7 000 manifestaciantoj arestitaj de post dimanĉo estis liberigitaj. Ili kontestis la venkon de Lukaŝenko, kaj kvalifis ĝin fraŭda. Elirintaj, ili rakontis la troloĝatajn ĉelojn, la senigon de nutraĵoj, kaj ĉefe la batojn.
«Ili batis nin, atestis Alexander Vilks, studento 19-jara. Ekde la komenco, ili traktis nin same kiel ni estus teroristoj aŭ simile. Ili tre violente frapis nin, ĉefe la krurojn sed ankaŭ aliloke sur la korpon, sur la dorson. Ili kuŝigis nin ventro surgrunde kaj kompreneble mankatenitaj».
Malgraŭ ĉiaj mobilizadoj, inkluzive kun floroj enmane, la centra balotkomisiono konfirmis la reelekton de la prezidento por sesa mandato, kun 80% el la voĉdonoj. Lia rivalino, kiu rifuĝis en Litovio deklaris siaflanke, ke ŝi fondis kunordigad-komitaton por plani la transiron.
«La belorusoj ne plu volas vivi sub la nuna reĝimo»
«La belorusoj ne plu volas vivi sub la nuna reĝimo, deklaris Svetlana Tiĥanovskaja. La plejparte de la homoj ne kredas pri lia venko. Ni ĉiam diris, ke ni defendu niajn elektojn nur per laŭleĝaj kaj neperfortaj rimedoj, sed la aŭtoritatoj faris de tiuj pacaj manifestacioj sangan masakron».
La opoziciantino alvokas al daŭrigo de la manifestacioj. Ŝi ankaŭ petas liberigon de ĉiuj malliberuloj kaj postulas persekutojn kontraŭ tiuj, kiuj subpremis la manifestaciantojn kaj kontraŭ iliaj instigantoj.

https://fr.euronews.com/2020/08/14/belarus-apres-les-manifestations-les-greves
https://www.youtube.com/watch?time_continue=15&v=RQa--T6wk8I&feature=emb_logo
