
23/08/2020
La 9-an de aŭgusto, prezidentaj balotoj okazis en Belorusio. Unufojon pli, ili estis evidente falsitaj favore al la delonga prezidento, Lukaŝenko. Tio provokis tempeston da popolaj protestadoj. La sekurecaj fortoj reagis per senprecedenca teroro: amasaj arestadoj, draŝadoj kaj torturo de la manifestaciantoj. Ondo da spontanaj strikoj disvastiĝis en la tutan landon.
La laboristoj komencis fondi strik-komitatojn por prepari naciskale ĝeneralan strikon favore al demokratia ŝanĝo. La postuloj de la strikantoj estas jenaj: agnosko, ke la rezultoj de la prezidentaj balotoj ne estas validaj, liberigo de ĉiuj politikaj malliberuloj kaj manifestaciantoj, ĉesigo de la persekutoj kontraŭ partoprenantoj al la striko, kaj nuligo de la sistemo de mallongaj laborkontraktoj. La administracio kaj la sekurecaj servoj efektivigas drastan premon kontraŭ la strikantoj, la membroj de la strik-komitatoj kaj iliaj familioj. Multaj el ili estas minacitaj je maldungo. Aktivuloj estas detenitaj de la sekurecaj servoj. Ni kontribuu haltigi tiun ondon da perforto.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4497

Retmesaĝo
Mi subtenas la laboristojn de Belorusio, kiuj plenumas sian rajton pri sindikata agado cele al defendo de la demokratio kaj Homaj rajtoj. Mi kondamnas ĉian subpremon kontraŭ la laboristoj kaj iliaj familianoj. La ondo da perforto estu haltigita.
Я поддерживаю трудящихся Беларуси, которые реализуют свое право на забастовку в защиту демократии и прав человека. Я осуждаю все формы репрессий против рабочих и членов их семей. Требуем остановить волну насилия.

Partnerece kun BITU, BCDTU, la Internacia Sindikata Konfederacio, la Eŭropa Sindikata Konfederacio, IndustriALL Tutmonda Sindikato, kaj la Internacia Sindikato de la nutrad-laboristoj.