
20/08/2020
Almenaŭ 45 migrantoj kaj rifuĝintoj mortis ĉi-semajne marvaste de Libio en la plej mortiga ŝippereo de la jaro, sciigis merkredon Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.
La "Alta Komitato de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj", kaj La "Internacia Organizaĵo por la Migradoj" menciis en komuna komunikaĵo, ke 37 personoj estis sukuritaj de fiŝkaptistoj. Ili eksplikis, ke almenaŭ 45 aliaj personoj mortis, kiam la motoro de ilia boato eksplodis marvaste de Zuŭara (Libio).
La postvivantoj, plejparte devenintaj de Senegalo, Malio, Ĉado kaj Ganao, estis enkarcerigitaj, post kiam ili estis elŝipigitaj en Libio, aldonis ambaŭ UN-aj agentejoj.
Post tiu nova tragedio, sume de 450 migrantoj kaj rifuĝintoj mortis en Mediteraneo ĉi-jare, sed la vera nombro de viktimoj, kiu estas nekonata, certe estas multe pli alta, laŭ la agentejoj.
Laŭ La Internacia Organizaĵo por la Migradoj, pli ol 20 000 personoj mortis en Mediteraneo de post la jaro 2014.
«Urĝas plibonigi la kapablecojn de esploro kaj sukurado por sukcese respondi al la danĝersignalo», menciis la agentejoj, kiuj bedaŭris «foreston de eŭropa programo tiuteme»
Ili ripetis sian opinion, laŭ kio Libio ne estu konsiderata kiel sekura celloko, al kio migrantoj povas esti rekondukitaj.
En tiu lando, ili «riskas esti viktimoj de aktualaj konfliktoj, de drastaj malobservadoj pri homaj rajtoj kaj arbitraj enkarcerigoj», laŭ ili.
Ili ankaŭ bedaŭris, ke la respondeco pri savadoj estas pli kaj pli konfiditaj al libiaj ŝipoj aldonante, ke de la komenciĝo de la jaro pli ol 7 000 personoj estis rekondukitaj al Libio.
«Ĉiuj asistadoj kaj respondecoj atribuitaj al libiaj organoj pri esploro kaj savado estu kondiĉitaj al la fakto, ke neniu estos arbitre enkarcerigitaj aŭ submetitaj al malobservadoj pri homaj rajtoj post la elŝipigo», opiniis ambaŭ agentejoj.
«Sen tiuj garantioj, la subteno estu reekzamenata kaj la respondecoj pri esplorado kaj savado redifinataj», ili taksis.