
14/08/2020
Bildo: Lundon 10an de aŭgusto, la puntribunalo de Sidi M’Hamed kondamnis Khaled Drareni al senprokrasta enkarcerigo dum tri jaroj. Tiu decido kontraŭ la fondisto de la sendependa retejo Casbah Tribune estigis emocion kaj konsternon, dum la amaskomunikiloj asertas, ke ili estas turmentitaj de la potenco.
La "Alĝeria Sindikato de la Ĵurnalistoj" (ASĴ) konsideras la kondamnon de Khaled Drareni kiel «provokon, kiu instigas korporacion jam malfavorigitan al protestado».
La ĝusta loko de ĵurnalisto ne estas en karcero, klamas la sindikato ASĴ, kiu memorigas ke nur la ordena konsilio aŭ la konsilio pri etiko kaj deontologio rajtas «peti eksplikojn de la profesiuloj de mediato».
Ĝi kvalifis la tagon de la verdikto nacia funebra tago por la alĝeria gazetaro, kaj petas de la prezidento de la Respubliko, Abdelmadjid Tebboune, ke li intervenu por meti finon al la premoj kaj aliaj ekscesoj suferitaj regule de la ĵurnalistoj.
Memorigante, ke multaj ĵurnalistoj delonge estas plu enkarcerigitaj pro nekonataj kialoj, la ASĴ lanĉas alvokon al la tuta korporacio, ke ĝi protestu kontraŭ tiuj netolereblaj ekscesoj kontraŭ la ĵurnalistoj, kaj rekomendas organizadon de protestagadoj, postulante tujan liberigon de la ĵurnalistoj maljuste malliberigitaj.
Notindas, ke la kondamno de Khaled Drareni je 3 jaroj da senprokrasta malliberejo estigis ondon da protestado tiel en Alĝerio kiel eksterlande. Ĉiuj denuncis unuanimece la verdikton, kiun ili kvalifas «malprava kaj maljusta»