
09/08/2020
Unuiĝintaj Nacioj publikigis antaŭnelonge raporton pri la produktado de baterioj por elektraj veturiloj. Ĉapitro pri la defioj koncerne ekspluatadon de la kobalto, ties sociajn kaj mediajn konsekvencojn, multaspekte estigas atentigon.
Taksita «vigle ruĝa» fare de la "World Materials Forum" pro risko de proviza interrompo kaj ĝia graveco por la industrio – interalie en la veturila sektoro -, la kobalto fariĝis ĉefa strategia defio.
Sed tiu produkto estas ankaŭ kriza koncerne la sociajn kaj mediajn kondiĉojn, en kiuj ĝi okazas.
La raporto mencias ekzemple, ke plimulte el la kobalto provizita en la mondaj merkatoj devenas de Demokratia Respubliko Kongo, el kiuj 20% devenas la manfaritaj minoj, kie la laboro de la infanoj kaj nerespekto de la homaj rajtoj estas multnombraj.
En la minoj sude de Katango, ĝis 40 000 infanoj laboras en ekstreme danĝeraj laborkondiĉoj, kun netaŭga sekurmaterialo, kontraŭ tre malmulte da mono.
La nombro estas malespere stabila
Estas legeble, ke la infanoj estas submetataj je multaj fizikaj riskoj, psikologiaj kaj ekscesaj malobservadoj, nur por gajni etan monsumon, necesan al la vivtenado de siaj familioj.
La ĝenerala uzado de la laboro de la infanoj en ekstraktado de la kobalto povus havi konsekvencojn pri monda provizado, ĉar la provizado de ercoj ekstraktitaj fare de la laboro de la infanoj fariĝas pli kaj pli netolerebla por la fabrikantoj de varoj, kiuj utiligas krudmaterialojn.
La registaro de la Demokratia Respubliko Kongo agnoskas la problemon pri la laboro de la infanoj en la minoj, kaj adoptis politikojn, kiuj kuraĝigas la senpagecon de la elementa instruado, kaj malpermesas la uzadon de la infanoj por danĝeraj laboroj. Estas antaŭvidite, ke antaŭ la fino de jaro 2025, la laboro de la infanoj en la minoj malaperos.
Fine, la raporto atentigas ankaŭ pri la poluado ligita al tiuj minaj ekstraktadoj. La drenado de minaj acidoj infektadas interalie la riverojn, kaj kelkfoje eĉ la akvon dediĉitan al homa konsumado.
