
08/07/2020
Tiu nigrula dungitino en la stacidomo Londono-Victoria estis trafita de la Covid-19, kelkajn tagojn post kiam viro infektita kraĉis al ŝi. Belly Mujinga mortis pasintan 5an de aprilo, kaj fariĝis simbolo, ofte menciita de la kontraŭ-rasisma movado "Black Lives Matter", raportas "BBC News Africa".
«Say her name [diru ŝian nomon]! Belly Mujiga!» skandis la manifestaciantoj viditaj komence de la video de "BBC News Africa", dum manifestacio de la movado "Black Lives Matter" («La vivoj de Nigruloj gravas») lundon 12an de junio en Londono. Dungita ĉe la giĉeto de la stacidomo Londono-Victoria, tiu Britanino 47-jara, origina de Demokratia Respubliko Kongo mortis pro la Covid-19 pasintan 5an de aprilo.
Du semajnojn antaŭe, la 22an de marto, «viro, kiu asertis esti trafita de la Covid-19 kraĉis kaj tusis al ŝi kaj ŝia kolegino», raportas The Guardian.
La infektado de ambaŭ virinoj, kiuj malsaniĝis «kejkajn tagojn post tiu agreso», ne havas rektan rilaton kun tiu incidento laŭ la polico, kiu menciis, ke la serologia testo de la aŭtoro estas negativa. Tamen laŭ membro de ŝia familio kaj kolegino, kiuj ĉeestis la eventon, Belly Mujinga «esprimis sian malakordon pri la ideo labori ekstere de la giĉeto sen persona protek-materialo».
Ambaŭ virinoj asertas, ke la kompanio de fervoja transporto, kiu dungadis Belly Mujinga kaj Govia Thameslink, «sciis, ke ŝi havas spirproblemojn. Ĝi tamen insistis, ke ŝi laboru en la halo de la stacidomo, kaj interrilatu kun la vojaĝantoj». Krome, ŝia dunganto ankaŭ sendis ŝin al la laboro post la incidento pri kraĉo, kvankam ŝi estis fizike en ŝoka stato pro la traŭmato».
«Traktitaj kiel robotoj»
«Ni petegis ŝin ne eliri», krome atestas al "The Guardian" kolegino ĉeestinta dum la agreso: «Ni diris: «Niaj vivoj estas en danĝero». Devigintaj labori en la stacidomo malgraŭ siaj timoj, la dungitoj aliparte ne «ricevis la permeson surhavi maskon», laŭ dungitino de Londono-Victoria, kiu opinias: «Ni estis traktitaj, same kiel ni estus robotoj».
En la raportaĵo de "BBC News Africa" dediĉita al Belly Mujinga, ŝia edzo substrekas siaflanke, «ke junuloj ribelis por defendi lian edzinon», asertante, ke nun, «tiu historio ne plu povas esti haltigita».
La laborkondiĉoj, kiuj kaŭzis la morton de Belly Mujinga – afero bedaŭrita interalie de porparolanto de Boris Johnson – estis denuncitaj de la sendependa sindikato TSSA (Transports Salaried Staff’s Association). Tiu ĉi postulis enketon ĉe Railway Inspectorate, brita organismo taskita pri inspektado de la sekureco en la fervojoj.

https://www.courrierinternational.com/video/video-belly-mujinga-victime-du-covid-19-est-devenue-une-figure-du-mouvement-black-lives-matter?utm_medium=Social&utm_source=Twitter&Echobox=1594206982https://www.youtube.com/watch?time_continue=54&v=IqR3x5-nm7M&feature=emb_logo