Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juillet 2020 4 16 /07 /juillet /2020 13:56

16/07/2020

En 2019, la laboristoj de SF Trade (eks-SF Ledo), kiuj provizas mondajn varmarkojn de teksaĵo kaj ledo, lanĉis sindikatigan kampanjon. Ili postulis pagon por siaj kromaj laborhoroj, labori sen ekscesa premo kaj esti respektataj. Ili elektis la sindikaton Deriteks kiel reprezentanton. La 29an de oktobro 2019, la direkcio, kiu havas kutiman kontraŭ-sindikatan sintenon, maldungis du virinojn, kiuj kondukis sindikatigan kampanjon. La direkcio de SF maldungis du aliajn virinojn kaj plu minacas la laboristojn je maldungo. La entrepreno komencis juĝagadon por damaĝkompenso, akuzante la laboristojn, ke ili malutilas al ĝia konkurenckapablo.           

La direkcio atakas la rajton de la laboristoj organiziĝi, kaj kontraŭas ĉian sindikatigan kampanjon. La entrepreno praktikis similajn kontraŭ-sindikatajn taktikojn en 2015 kaj la sindikato venkis danke al la internacia solidareco. Vi povas subteni tiujn kuraĝajn virinojn en ilia lukto, sendante mesaĝon al la direkcio de la entrepreno SF Trade.

Kampanjo en Esperanto: alklaku ĉi-sube:

https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4450

Kara Frédéric William Carl Giraud, direktoro de SF Trade

Cc ĝenerala direktoro - Aylin Gözay

Mi eksciis, ke la direkcio de SF Trade maldungis 4 laboristinojn, kiuj volis plenumi siajn leĝajn rajtojn, organiziĝante en la sindikato Deriteks. La kontraŭ-sindikata sinteno de via entrepreno kaj la minacoj je maldungo estas neakcepteblaj. La respondo al tiu sindikatiga kampanjo devas respekti la rajton de la laboristoj organiziĝi kaj devas ebligi starigon de industriaj konstruivaj normoj kune kun la sindikato, prefere al malobservado de la fundamentaj internaciaj labor-normoj.

Mi petas de vi, ke vi urĝe adoptu la necesajn aranĝojn por garantii la respekton de la laboristaj rajtoj en via entrepreno, reenpostenigu la maldungitajn laboristojn kaj rezignu pri la juĝagado.

Partnerece kun Deriteks

kaj IndustriALL, kiuj reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en mina, energia kaj manufaktura sektoroj, kaj kiu estas forto en tutmonda solidareco. Ĝi partoprenas la lukton por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj en la tuta mondo.

https://www.youtube.com/watch?v=CJdPlFj0Shw

 

23/07/2015

Turkio : Labourstart kampanjo : hontindaj kontraŭsindikataj praktikoj ĉe fabrikisto de mansakoj po 1000 Eŭroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/07/turkio-labourstart-kampanjo-hontindaj-kontrausindikataj-praktikoj-ce-fabrikisto-de-mansakoj-po-1000-euroj.html

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }