Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juillet 2020 1 20 /07 /juillet /2020 15:13
Chalinee Thirasupa / REUTERS.

20/07/2020

Ĉi-sabaton 18an de julio en Bankoko, miloj da manifestaciantoj kolektiĝis ĉirkaŭ la monumento por la demokratio, postulante foriron de la registaro.

Repmuziko kaj viglegaj sloganoj estis aŭdataj. Ĝis noktiĝo, miloj da manifestaciantoj, plimulte malpli ol tridekjaraj, skandis siajn petojn kaj postulis foriron de la registaro arme-deveninta. Ili volas demokratiajn reformojn, interalie ŝanĝiĝon de la Konstitucio.

«Fratinoj kaj fratoj, la tajlanda popolo meritas demokration. Tio komenciĝu hodiaŭ, per la fino de la polica turmentado», alvokas manifestacianto.    

 

«La monarkio foriru» 

La tajlanda registaro, kiu sukcesis reteni la epidemion de Covid- 19, pli kaj pli penas reteni la popolan koleron. La lando sinkas en gravan ekonomian krizon, kaŭzitan de malkreskado de aktiveco kaj foresto de turismo, ekonomia piliero de la lando.

Kelkaj sloganoj klare kontraŭ-monarkiaj estas senprecedencaj en tiuj manifestacioj. «La monarkio foriru», menciis afiŝtabulo tenita de maskita manifestacianto. Tiaj sloganoj estas kutime punitaj pro la severa leĝo pri majest-atenco, kiu antaŭvidas 15 jarojn da prizono pro ĉia kritiko kontraŭ la monarkio. Sed la suvereno Rama X antaŭnelonge petis ĉesigon de ĝia uzado.        

24/10/2016

Tajlando : Google spurĉasas la enhavojn de majestatenco en Interreto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/10/tajlando-google-spurcasas-la-enhavon-de-majestatenco-en-interreto.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }