Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juillet 2020 6 11 /07 /juillet /2020 15:18
ELVIS BARUKCIC / AFP

11/07/2020

La 11an de julio 1995 en Srebrenico okazis la plej terura masakro en Bosnio de post la dua mondmilito. Antaŭ 25 jaroj, la serbaj armeanoj forpereigis en kelkaj tagoj 8 000 virojn kaj adoleskantojn, kiuj provis fuĝi siajn genocidantojn. La postvivantoj, iliaj gefiloj, nun georfoj, rakontas sian historion. La plejparte de la rifuĝintaj infanoj, kiuj naskiĝis en 1995 posedas de sia patro, nur foton.    

«Mia nomo estas Dzenana Salihovic, mi naskiĝis la 7an de junio 1995. Kiam mi devis fuĝi mian hejmon kun mia familio, mi aĝis unu monaton. Kun mia patrino kaj fratinoj, mi estis trude translokitaj al Kladanj, dum mia patro kuris rifuĝi en la arbaron. Bedaŭrinde, li ne sukcesis».

La viroj kaŝiĝis kelkfoje en la arboj por eskapi la hundojn, kiuj flaris ilian ĉeeston.

«Mia nomo estas Avdo Mehmedovic, mi naskiĝis en Gradac, en la municipo Lukavac. Mi naskiĝis dum la periodo de ekzilo kaj rifuĝintoj, de la deportado de la popolo de Srebrenico, kaj post la genocido de Srebrenico.

Mi naskiĝis en la sub-grundo de domo, tre humida kaj mi havas anekdoton: kiam mi naskiĝis, mi tute ne spiris. Mia patrino kaj avino provis revivigi min kaj proksimigis min de la hejtilo, tiam mi komencis spiri. Ili nomis min same kiel mia avo, kiu estis mortigita dum la genocido, Avdo Mehmedovic».

Preskaŭ 60 000 Bosnianoj kolektiĝis en tiu enklavo de Srebrenico, kiu laŭdire estis protektita de la bluaj kaskoj de UN. La fortoj de Ratko Mladic deportis virinojn kaj infanojn, ili mortigis la virojn de 16 ĝis 60 jaroj, ĵetante ilin en komunajn fosaĵojn. 25 jarojn poste, multaj familioj plu esperas trovi restaĵojn de iliaj proksimuloj en la arbaro.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }