Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 juillet 2020 4 09 /07 /juillet /2020 20:55

09/07/2020

Bildo: Rusio malsukcesis merkredon ĉe la Konsilio pri Sekureco de UN, akiri rezolucion, kiu reduktas la humanitaran transliman helpon al Sirio.  

Mardon ĉe UN, Rusio kaj Ĉinio metis sian vetoon al jara plidaŭrigo de la humanitara translima helpo, alportita al la Sirianoj per du pasejoj substrekante, ke ili konsentas pri ĝia plidaŭrigo, sed el redukta maniero, kaj nur por la regiono de Idlebo.   

Moskvo, potenca aliancano de Baŝar Al-Asad preferas, ke la helpo estu nur konfidita al la reĝimo de Damasko, kiu poste administracias ĝian redistribuadon. De jaroj, La siria opozicio akuzas la aŭtoritatojn de Damasko, ke ĝi deturnas tiujn helpojn je sia profito.

Fadi al-Maari estas aktivulo de la siria opozicio, li denuncas veran furiozon kontraŭ la milionoj da civiluloj, kiuj dependas ekskluzive de tiu humanitara helpo en la provinco de Idlebo: «Por la dekkvina fojo de post la komenco de la milito, Rusio uzadas sian rajton al vetoo kontraŭ la siria popolo, kaj profite al la reĝimo de Baŝar Al-Assad. La Konsilio pri Sekureco de UN estas sterila instanco, ĝiaj decidoj estas neniam justaj, kaj ne utilas al la interesoj de la loĝantaroj. En la provinco de Idlebo, ĉiuj landlimaj pasejoj kun Turkio estas jam fermitaj de antaŭ du jaroj kaj duono. Nur ekzistas ununura humanitara koridoro, tra kiu transitas la internacia helpo. Kiam Rusio ekuzas sian veto-rajton cele al akiro de la fermado de tiu humanitara koridoro, tio klare signifas efektivigon de blokado kontraŭ la loĝantaro.       

La rezulto estos malsatego, mankego de medikamentoj kaj medicina materialo, dum ni estas meze de somero, kaj frontos ekstreme altajn temperaturojn».

Valida de post 2014, la translima aranĝo de UN «estos iom-post-iom reduktita kaj anstataŭigita» per humanitara alkonduko sub la kontrolo de Damasko, substrekis la rusia diplomatia misio ĉe UN. Alporti helpon tra la landlimo al Idlebo (nord-okcidento) «plu estos kaj daŭros», aldonis la rusia misio. La rusia projekto ekskludas de la aranĝo la pasejon en Sirio de Bab al-Salam, kiu kondukas al la regiono de Alepo. Ĝi konservas nur tiun de Bab al-Hawa, kiu ebligas provianti preskaŭ 4 milionojn da Sirianoj en la regiono de Idlebo, ne kontrolata de Damasko.

https://www.rfi.fr/fr/moyen-orient/20200708-syrie-le-double-veto-russo-chinois-%C3%A0-l-onu-blocus-contre-la-population

… Rusio malsukcesis merkredon ĉe la Konsilio pri Sekureco de UN akiri rezolucion, kiu reduktas la humanitaran transliman helpon al Sirio.

Germanio kaj Belgio poste submetis novan tekston por daŭrigi ĝin, kiu povus esti denove blokita.

La rezulto de nova voĉdonado estas atendita nur venontan vendredon, kiu estas la fino de la translima permeso de UN. 

«Sensukcesa akordo pri plidaŭrigo de la translima helpo estas detrua bato por la milionoj da siriaj familioj, kiuj dependas de ĝi por trinkebla akvo, nutrado, kuracado kaj loĝado», reagis en komunikaĵo la NRO "Oxfam", akuzante implicite kaj samtempe Rusion, Germanion kaj Belgion.

https://www.letemps.ch/monde/aide-transfrontaliere-syrie-lonu-echec-russe-nouvel-germanobelge

Video: 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro

https://www.youtube.com/watch?v=D0RmSwFWG7U&feature=emb_logo

01/01/2017

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }