
10/07/2020
La usona Alt-kortumo agnoskis kiel indiĝenan rezervejon preskaŭ duonon de Oklahomo, inkluzive de Tulso, dua plej loĝata urbo de la Ŝtato.
Tio «estus unu el la plej gravaj juraj venkoj por la Indiĝenoj de antaŭ jardekoj», skribas la New York Times. Ĵaŭdon, en decido, kiu ricevis la aprobon de la plimulto: 5 voĉoj kontraŭ 9, la Ĉefkortumo de Usono agnoskis kiel indiĝenan rezervejon grandan parton de Orienta Oklahomo, inkluzive de Tulso, dua plej loĝata urbo de la Ŝtato.
Temis scii, laŭ la Alt-kortumo, «ĉu la akcepto de Oklahomo ene de Usono en 1907, malfondis la rezervejon de la Muskogee (sub-grupo de la creek», memorigas la Wall Street Journal. «La demando stariĝis, kiam la Indiĝenoj persekutitaj ĉe la tribunaloj de Oklahomo komencis kontesti siajn kondamnojn argumentante, ke ili povis, kiel loĝantoj de Indiana rezervejo, esti juĝataj nur de federala tribunalo».
La konservativa juĝisto Neil Gorsuch, kiu kunigis sian voĉon al tiuj de la kvar progresismaj membroj asertis, ke malgraŭ la multnombraj aranĝoj deciditaj de la Usona kongreso dum la historio por redukti la memstarecon de la Creeks, ĝi ne formale metis finon al la suvereneco de la tribo. Por malfondi rezervejon, li argumentis, la Kongreso faru tion eksplicite:
«Iom-post-iom, la Kongreso reduktis la prerogativojn de la rezervejo. Ĝi kelkfoje reduktis aŭ kelkfoje plivastigis la memstarecon de la tribo, sed neniam nuligis la promesitan rezervejon».
«Historia tago»
La gvidantoj muskogees «salutis tiun decidon kiel malfacile akiritan venkon, kiu klarigas la statuson de iliaj teroj» kaj anoncis, ke ili kunlaboros kun la policaj aŭtoritatoj de la Ŝtato kaj federalaj por kunordigi la publikan sekurecon en la rezervejo, raportas la New York Times. «Tio estas historia tago», deklaris la ĉefo David Hill. «Estas nekredeble. Estas neniam tro malfrue por plibonigi aferojn».
«Asertante, ke la traktatoj kun la tribaj nacioj reprezentas la leĝon», la juĝistoj «faris ion simplan sed neatenditan», analizas The New Republic: «La Ĉefkortumo respektis sian originan promeson de la nacio». «Tiu juĝo estas potenciale unu el la plej konsekvencaj decidoj, veninta de la Alt-Kortumo por la Indiana federala juro, tiel koncerne la antaŭnelongan memoron, kiel la historion», substrekas la magazino.
Tamen, skribas siaflanke la Wall Street Journal, la «reala efiko» hodiaŭ ne «estas klara».
Laŭ la ĵurnalo The Oklahoman, la decido «ŝajne havos gravajn konsekvencojn koncerne la kriminalajn aferojn, kaj eble civilajn» kaj «povus meti finon al la jurisdikcio de la Ŝtato» en tiu zono. «La buroo de la ĝenerala Ŝtat-prokuroro avertis, ke centoj da punaj kondamnoj estos nuligitaj», raportas la surloka ĵurnalo.