Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juillet 2020 7 26 /07 /juillet /2020 21:16
PITAMITZ SERGIO / HEMIS.FR / / AFP)

26/07/2020

Bildo: domo forlasita en la norvegia arkipelago Svalbardo, en junio 2018. 

Pasintan sabaton, la kulmino de varmo, kiu ŝajne daŭros ĝis lundo, superas nete la normalajn sezonajn temperaturojn:  kutime en julio, plej varma monato en Arkto, la temperaturoj ĉirkaŭas 5 ĝis 8 gradoj en Svalbardo.

Sabaton 25an de julio, Svalbardo, norvegia arkipelago en Arkto, registris temperaturojn super 20 gradojn. Laŭ la norvegia meteologia instituto, ili estas la plej varmaj iam registritaj de pli ol kvardek jaroj. Kun kulmino ĝis 21,2 gradoj dum posttagmezo, la arkipelago eĉ spertis sian duan plej varman tagon de post la komenco de la meteologiaj mezuroj. La sola precedenco konata datiĝas de la 16a de julio 1979, kiam la termometro indikis 21,3 gradojn, precizigas la meteologiisto Kristen Gislefoss.

La grupo da insuloj, kelkfoje pli konata per la nomo Spicbergo, situiĝas mil kilometrojn for de la Norda Poluso. La sabata kulmino de varmo, kiu ŝajne daŭros ĝis lundo, superas nete la normalajn sezonajn temperaturojn: kutime en julio, plej varma monato en Arkto, la temperaturo ĉirkaŭas 5 ĝis 8 gradoj en Salvardo.

              

Jam varmiĝo de 3 ĝis 5 gradoj en daŭro de 30 jaroj 

Arkto varmiĝas duoble pli rapide ol la tuta planedo, opinias la sciencistoj. La somero de la jaro 2020 en la regiono estas markita per epizodoj de varmega ondo en la rusia parto de Arkto: temperaturoj 5 gradojn super la normalaj de januaro en Siberio, kaj kulmino ĝis 38°C komence de julio trans la arkta cirklo.

Laŭ antaŭnelonga norvegia oficiala raporto de «Climate in Svalbard 2100» (en la angla), la averaĝa temperaturo en Svalbardo por la periodo 2070-2100 ŝajne kreskos de 7 ĝis 10 gradoj kompare kun la periodo 1970-2000, laŭ la nivelo de emisioj kaŭzitaj de la homaj aktivecoj en la venontaj jardekoj. La ŝanĝiĝo jam estas videbla. «De 1971 ĝis 2017, plivarmiĝo je 3 ĝis 5°C estis observebla, kun la plej fortaj kreskoj en vintro», laŭ la raporto.        

Konata pro siaj polusaj ursoj, Svalbardo havas paradoksan apartaĵon, ĉar ĝi loĝigas samtempe karbonminon: energion, kiu estas la plej granda emisianto de forcejefika gaso, kaj «vegetala arkeo de Noa», inaŭgurita en 2008 cele al protektado de la plantoj kontraŭ la nekompetenteco de la homoj. Tiu sekurĉambro supozata protekti nin kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo, estis mem viktimo de la varmiĝo. Ĉirkaŭ 20 milionoj da eŭroj da konstruado estis devige plenumintaj en 2016 pro enfiltrado de akvo, kaŭzita de la permafrosta degelo.   

27/06/2020

Siberio: 38°C en  Verĥojansk: rekordo de varmo en Arkto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/siberio-38-c-en-verhojansk-rekordo-de-varmo-en-arkto.html

14/07/2019

Arkto: la permafrosto fandiĝas 70 jarojn pli frue ol antaŭvidite, kaj tio estas katastrofo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/arkto-la-permafrosto-fandigas-70-jarojn-pli-frue-ol-antauvidite-kaj-tio-estas-katastrofo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }