Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juillet 2020 4 02 /07 /juillet /2020 21:04

02/07/2020

Donald Trump jam minacis uzadi forton kontraŭ la «danĝeraj anarkiistoj» de la «memstara zono». Finfine, ja la urbestro de Seatlo iniciatis la evakuadon.

Post tri semajnoj da disputoj, en kiujn eĉ la prezidento Donald Trump intervenis, la polico de Seatlo komencis merkrede 1an de julio la evakuadon de la «CHAZ», tiu kvartalo transformita en «memstaran zonon» fare de aktivuloj, kiuj denuncis la polican perforton.

La polico komencis deplojadi sin frumatene, je la 4-a horo 58, en la kvartalo de la urbo, situinta nord-okcidente de Usono, renomita «CHOP» (akronimo de «Capitol Hill Organized Protest») aŭ  «CHAZ» Capitol Hill Autonomous Zone»)

La polico avertis, ke se iu deziras forlasi la zonon, ĝi povas fari tion libere per elirejo, aranĝita en la sudo. 23 personoj estis arestitaj, laŭ la ĵurnalo «Seattle Times». Nenia perforto okazis, substrekis Carmen Best, kiu direktas la policon de la urbo. La loka polico ricevis helpo-trupon de la polico de Bellevue kaj de la FBI.

 

Decidis la evakuadon la demokrata urbestrino 

La okupacio de tiu kvartalo fare de pacaj protestantoj, vigle ekscitis la prezidenton Donald Trump, kiu minacis uzadi forton kontraŭ tiuj, kiuj li nomis «fiaj anarkiistoj» kaj «internaj teroristoj».  

Sed finfine ja la demokrata urbestrino de Seatlo iniciatis la evakuadon de la manifestaciantoj certigante, ke la urbo jam sufiĉe permesis al la kontestantoj esprimi sian opinion.   

Tiu esprimlibereco «ne devigas la urbon oferti senliman rifuĝon, kie okazas okupacio de publikaj bienoj, domaĝoj al la urbo kaj privataj bienoj, atencoj kontraŭ la rajto al moviĝo, kaj kreado de danĝeraj kondiĉoj», sin pravigis la urbestrino.

«Nun sufiĉas», reagis siaflanke Carmen Best memorigante, ke la zono estis scenejo de incidentoj, inter kiuj pafoj.

La policistoj kontraŭ-ribele vestitaj, evakuis la ses koncernatajn konstru-blokojn, kaj malmuntis la tendojn kaj la barikadojn.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }